Koordinatoj: 49° 04′ 46″ N 4° 45′ 56″ O / 49.07944 °N, 4.76556 °O / 49.07944; 4.76556 (mapo)

La batalo de Valmy estis kanonado inter Prusio kaj Francio en Valmy la 20-an de septembro 1792, dum la franca revolucio.

Batalo de Valmy
Konflikto: Unua koalicio
La batalo de Valmy. la 20-an de Septembro 1792, pentraĵo de Jean-Baptiste Mauzaisse, 1835.
batalo
Daŭro: 1 tago
Loko: Inter Sainte-Menehould kaj Valmy
Rezulto: franca venko
Abolicio de la reĝeco la sekvantan tagon
Flankoj
reĝlando de Francio reĝlando Prusio
Arkidukejo de Aŭstrio
Armeo de la elmigrintoj
Komandantoj
François Christophe Kellermann
Charles François Dumouriez
Charles-Guillaume-Ferdinand de Brunswick
Forto
47 000 homoj 70 000 homoj
Perdoj
300 mortintoj 184 mortintoj
vdr

Historia kunteksto redakti

Post kiam la nacia leĝofara Asembleo, laŭ propono de la reĝo Ludoviko la 16a, deklaris militon al la imperiestro de Aŭstrio, Francisko la 1-a, la 20-an de aprilo 1792, la kontraŭrevoluciaj trupoj invadis Francion en la 18-a de aŭgusto 1792.

Armeo de 150 000 homoj, kreita per la kombino de trupoj de Prusio, Aŭstrio, kaj Heslando, al kiuj aldoniĝis 20 000 elmigrintoj, antaŭiris kontraŭ Francion laŭ la tuta linio de ties limoj, inter Dunkerque kaj Svislando. Ĝi estis sub la komandado de la duko de Brunswick, mandatito de Frederiko Vilhelmo la 2-a. La 10-an de Aŭgusto 1792, Ludoviko la 16-a estis deklarita «eksreĝanta». La 12-an de Aŭgusto, je la sunleviĝo, la malpezaj prusaj trupoj eniris la francan teritorion. La 15-an, la prusa armeo venis kampadi inter Sierck kaj Luksemburgo, kaj la generalo Clairfayt, ĉe la kapo de la aŭstroj, rompis la vojon inter Longwy kaj Montmédy. La 19-an, marŝalo Luckner estis atakita de 22 000 aŭstroj en Fontoy. La 23-an, Longwy kapitulacis. La francaj trupoj spertis nur malsukcesojn depost la militdeklaro.

La 2-an de Septembro, Verduno, forta urbo konsiderata kiel nekaptebla, kapitulacis: la vojo al Parizo estis tiam malfermita. La ĉefkomandantoj de la francaj armeoj fariĝis suspektindaj; tiel, antaŭ ol komenci iun ajn seriozan agon, la tri armeoj de Rochambeau, de Lafayette kaj de Luckner estis partigitaj inter la generaloj Dumouriez kaj Kellermann.

Disvolviĝo redakti

Je la tria matene, la 20-an de septembro 1792, la prusoj kaj la aŭstroj jam moviĝis kaj baldaŭ la prusa avangardo, komandata de la princo de Hohenlohe-Singelfingen, renkontis tiun de la generalo Kellermann, sub la komandado de la generalo Després-Crassier, instalita antaŭ la vilaĝo Hans por lumigi tiun parton kaj ŝirmi la maldekstran flankon de la armeo. La atako de la malamiko konsciigis ke temis pri serioza afero kaj ne pri simpla bataleto de avangardoj, la koalicianoj volis fini kaj frakasi per nur unu bato la du armeetojn, kiuj kontraŭis ilian antaŭiron.

La prusa avangardo rekte direktiĝis al Hans, inter la riveroj Bionne kaj Tourbe, dum la plej grava parto de la armeo supreniris la riveron en Somme-Tourbe sekvata de la aŭstroj de la generalo Clairfayt.

Je la novaĵo de la atako de sia avangardo, Kellermann ordonis faldi la tendojn, preni la armilojn kaj malŝtopi la malantaŭan vojon. Ne plu temis pri retransiro de la rivero Auve, urĝis. La avangardo, vigle atakata, jam retroiris direkte al la armeo. Kellermann tuj decidis pri aranĝoj por regula batalo.

Ĝis la sepa horo, dika nebulo malhelpis al la armeoj malkovri la respektivajn poziciojn. Kiam ĝi iom disiĝis, ambaŭ artilerioj komencis pafi, kaj la kanonado vigle daŭris, sen esti vere mortiga por la du partioj. Je proksimume la deka, Kellermann, lokita en la centro de la linio, esploris la movojn de la malamiko, kiam lia ĉevalo estis mortigita sub li pro kanonpafo. Preskaŭ samtempe, obusoj eksplodis meze de la municiejo kaj eksplodigis du artilerikestojn, vundante multajn personojn ĉirkaŭe. En la konfuzo tiel kreita, la stirantoj fuĝis kun siaj kestoj. Manke de municioj, la pafado iom reduktiĝis. Parto de la infanterio tiam komencis retromovon, kiu aldoniĝis al la ĝenerala konfuzo. Kellermann tien mem iris, kaj reprenis la unuan pozicion.

La duko de Brunswick vidante ke la pafado de sia artilerio ne sukcesis ŝanceli la francajn trupojn, volis ataki. Proksimume je la dekunua, la pafado de liaj baterioj kreskis. Li konsistigis tri atakkolonojn subtenatajn de la kavalerio. La du maldekstraj kolonoj direktiĝis al la muelejo de Valmy, la dekstra restante je distanco. Tiuj atakoj laŭ oblikva ordo estis la kutima taktiko de la prusoj.

Kellermann komprenis ke en tiu spirita stato, ne plu eblis teni la disciplinon, restante samtempe statika. Tial, li ordonis antaŭiri. Li disponis pri armeo laŭ kolonoj por ĉiu bataliono. Kiam ili estis formitaj, li vizitis ilin kaj alparolis ilin tiel : «Kamaradoj, jen la momento de la venko; ni lasu la malamikon antaŭiri sen pafi eĉ unu kuglon, kaj ni sturmu per bajoneto.»

La armeo, plena je entuziasmo kaj militpretigita pro la kvarhora kanonado, respondis al la paroloj de la generalo per multigitaj krioj: Vivu la nacio! Kellermann mem, kvankam blovita per la eksplodo de franca ŝarĝveturilo, falis de sia ĉevalo, remetis sian ĉapelon ĉe la pinto de sia sabro kaj ripetis : Vivu la nacio! pasante antaŭ la trupoj sur trovita ĉevalo. En unu momento, ĉiuj ĉapeloj estis sur la bajonetoj kaj laŭtega krio leviĝis de ĉiuj vicoj de la armeo.

Tiuj movoj, tiu entuziasmo, anoncis armeon, kiu deziregis batali. La malamiko miris, ties kolonoj haltis : «La venko estas nia! » kriis Kellermann, kaj la artilerio, kies pafado pli fortis, frakasis la kapojn de la prusaj kolonoj. Antaŭ tiom forta decidemo, la duko de Brunswick signalis la retreton.

La pafado daŭris ĝis la kvara vespere. Denove, la malamiko reformis siajn kolonojn kaj provis novan atakon. Sed la bona rezistado de la franca armeo, ties fervoro manifestata per novaj krioj, sufiĉis por haltigi ĝin por la dua fojo. Proksimume je la sepa vespere, la koalicianoj reiris al siaj unuaj pozicioj, lasante al la francoj la batalkampon surŝutitan de mortintoj. La sekvantan tagon, la 21-an de Septembro, Kellermann, kies pozicio, malgraŭ la retreto de la malamiko, ne estis sen risko, instaliĝis sur la altaĵoj de Voilemont, lia fronto ŝirmata de la rivero Auve kaj lia desktra parto apogata sur la maldekstra parto de Dumouriez.


Fine estis nur 300 mortintoj flanke de la francoj, kaj 184 ĉe la prusoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Jean-Paul Bertaud, france Valmy, la démocratie en armes, Paris, Julliard, kol. "Archives", n° 39, 1970, 320 p.
  • Jean-Pierre Bois, france Dumouriez, héros et proscrit, eld. Perrin, Paris, 2005, 484 p. ISBN 2-262-02058-2
  • Antoine de Jomini, france Histoire critique et militaire des guerres de la Révolution (1816), eld. Magimel, Anselin et Pochard, Paris

Literaturo redakti

  • Arthur Chuquet, france Les Guerres de la Révolution : 2. Valmy, 1887
  • france Campagne du Duc de Brunswick contre les Français en 1792, eldonita en la germana de prusa oficiro okulatestanto kaj tradukita francen sur la kvara eldono en Parizo ĉe A.Cl.FORGET rue du Four-Honoré No 487 An III de la République.
  • Léonce Bourliaguet, france Les Canons de Valmy.
  • Goethe, france La campagne de France: Valmy, no.6, eldonita de Henri Gautier, Parizo, 1896.

Vidu ankaŭ redakti