Batalo de la Nildelto

La Batalo de la Nildelto estis batalo inter la antikva Egiptujo kaj dua ondo de la maraj popoloj („dua mara alianco”) dum kvina regjaro de Ramses la 3-a. La batalejo estas nekonata, supozeble la batalo okazis en la orienta parto de la Nildelto, sur la marbordo aŭ iomete pli supre en la riverbranĉo. Tiu estis la unua konata mara batalo, niaj konoj pri la batalo devenas el surskriboj kaj reliefoj de templo de Medinet Habu de Ramses la 3-a.

Antaŭeventoj redakti

Triboj de la maraj popoloj unuafoje aperis en Egiptujo dum regado de Merenptah, sed tiam kiel aliancanoj de la Libio, por faciligi ties penetradon en orienten. Post venko de Merenptah, Egiptujo sukcese liberiĝis de sub premo de la maraj popoloj, kiuj disiĝis en la regiono, detruis la Hititan imperion, ties ĉefurbon Hattusa kaj plej gravan marhavenon Tarsas (greke Tarsos), detruis reĝlandon Mukiŝ (ties ĉefurbon Alalaĥ), kaj detruis la komercan ĉenon de Egea maro – Mezopotamio - Egiptujo (per detruo de Ugarit). Ili setlis en Alasija (insulo Kipro), Kizzuvatna, Lukka kaj en regiono de Norda Sirio. En Egiptujo, la periodo inter regado de Merenptah kaj Ramses la 3-a ne estis stabila, sed je lia bonŝanco, nova invado ne okazis. Dum regada komenco de Ramses, li fortigis la limdefendajn taĉmentojn en Ĝahi, konstruigis fortikaĵan sistemon ĉe la marbordo kaj atendis prete la marajn popolojn.

La gravecon de la minaco montras la eventoj en Anatolio kaj Norda Sirio, pri kiuj sciigas pluraj samtempaj fontoj, tiel letero de la ugarita reĝo Hammurapi la 3-a al Ramses la 3-a.

La batalo redakti

La egiptuj-anoj per ruza triko allogis la malamikajn batalŝipojn al marborda proksimo, kie la egiptaj ark-pafistoj sukcese povis sukcese partopreni en la batalo. Pluraj reliefoj de la templo de Medinet Habu bildigas tiun eventon, kiam sago-pluvo de la pafistoj falas sur la ŝipoj. Sur la reliefoj, la nazoparto de la egiptaj ŝipoj estas leonkapa, dum la malamikaj ŝipoj portas ian akvobirdan kapon.

La maraj bataloj ne estis kutimaj tiutempe, nuraj batalŝipoj ne ekzistis tiutempe. Egiptujo konstruis tiutempe ŝipojn por militaj celoj, sed tiuj nur akompanis la surterajn armeojn kaj portis la militajn stokaĵojn.

Sekvoj redakti

La surterajn armeojn de la maraj popoloj neniigis Egiptujon en la batalo apud Ĝahi. La duobla venko super la maraj popoloj estis la lasta granda batalo de la Egiptuja Nova Imperio, kiu do malfortiĝis.

La maraj popoloj sukcese setli de Sicilio ĝis Etrurio, de la Egea maro ĝis marbordo de Anatolio, kaj apud la Fenicia-palestina marbordo.