Batalo de la Piramidoj


La batalo de la Piramidoj, ankaŭ konata kiel la batalo de Embabeh, okazis la 21-an de julio 1798 dum la franca kampanjo de Egiptio. La franca armeo, estrita de Napoleono Bonaparte, gajnis decidan venkon kontraŭ la fortoj de la lokaj mamlukaj regantoj, ekstermante preskaŭ la tutan otomanan armeon situantan en Egiptio. Dum tiu batalo Bonaparte sukcese uzis taktikon kun kvadrate organizataj divizioj. Fakte rektanguleca, la deplojo de la francaj brigadoj per ĉi-tiuj amasaj formacioj ebligis plurfoje repuŝi multajn kavaleriatakojn de la mamlukoj.

Batalo de la Piramidoj
Konflikto: Franca militiro al Egiptio
La batalo de la Piramidoj, Louis-François Lejeune
La batalo de la Piramidoj, Louis-François Lejeune
batalo
Daŭro: 21-a de julio 1798
Loko: Embabeh, Egiptio, Otomana Imperio
Rezulto: Venko de Francio
Flankoj
Francio Otomana Imperio
Komandantoj
Napoleono Bonaparte
Louis Desaix
Louis Bon
Jacques Menou
Jean Reynier
Murad Bey
Ibrahim Bey
Forto
20.000
  • 3,000 kavalerianoj
  • 17,000 infanterianoj
21.000 - 25.000
  • almenaŭ 6.000 kavalerianoj
  • 15.000 infanterianoj
Perdoj
289 mortigitoj kaj vunditoj 20.000 mortigitoj kaj vunditoj
vdr

Tiu venko certigis la francan konkeron de Egiptio kaj Murad Bey, la mamluka militestro, devis ĥaose fuĝi kun la resto de sia armeo al Alta Egiptio. Francaj mortigitoj sumiĝis al ĉirkaŭ 300 homoj, sed estis miloj da otomanaj kaj mamlukaj mortigitoj. Napoleono eniris en Kairon post la batalo kaj kreis novan lokan administracion sub sia superrigardo. La batalo elmontris la fundamentan militan kaj politikan kadukecon de la Otomana Imperio dum la 18-a jarcento, precipe kompare kun la kreskanta potenco de Francio. Bonaparte nomis la batalon laŭ la egiptaj piramidoj ĉar ili estis iomete videblaj horizonte kiam la batalo okazis.

Kunteksto redakti

Julie de la jaro 1798, Bonaparte kun sia armeo marŝis de Aleksandrio al Kairo post la invado kaj la kaptado de la unua urbo. Li frontis kaj batalis kontraŭ la fortoj de la regantaj mamlukoj je naŭ mejloj (15 kilometroj) de la Piramidoj kaj nur je kvar mejloj (6 kilometroj) de Kairo. La mamlukaj trupoj estis estritaj de du kartvelaj mamlukoj, Murad Bey kaj Ibrahim Bey, kaj havis potencan kaj tre trejnitan kavalerion sub sia komando. Ĉi-tiu batalo estis nomigita la Batalo de Ĉobrakit, kaj finiĝis per duaranga franca venko. Bonaparte ekkomprenis, ke la nuraj gravaj otomanaj soldatoj sur la batalkampo estis la mamlukaj kavalerianoj. Li admonis siajn soldatojn, dirante: "Pripensu, ke supre de tiuj piramidoj, 40 jarcentoj kontemplas vin"[1][2].

Disvolviĝo redakti

 
La batalo de la Piramidoj, Louis Joseph Watteau, 1798-1799

Bonaparte ordonis al siaj soldatoj iri antaŭen por pliproksimiĝi al la armeo de Murad kun ĉiuj el la kvin sekcioj de sia armeo organizitaj per kavaj rektanguloj kun kavalerio kaj bagaĝoj en la centro kaj kanonoj ĉe la anguloj. La francaj sekcioj iris suden, kun la dekstra flanko gvidanta kaj la maldekstra flanko protektita per Nilo. De dekstre al maldekstre, Bonaparte enpostenigis la diviziojn de Louis Charles Antoine Desaix, Jean-Louis-Ébénézer Reynier, Charles-François-Joseph Dugua, Honoré Vial kaj Louis André Bon. Krome Desaix sendis malgrandan taĉmenton por okupi la proksiman vilaĝon Biktil, tuj maldekstre. Murad enpostenigis la dekstran flankon de sia armeo apud Nilo ĉe la vilaĝo Embabeh, kiu estis fortikigita kaj defendata de infanterio kaj de kelkaj malnovaj kanonoj. Lia mamluka kavalerio deplojiĝis sur la flanko de la dezerto. Ibrahim, kun dua armeo, senpove observis de la orienta bordo de Nilo la okazaĵojn, ne povanta enmiksiĝi. La historiisto Chandler asertas, ke la armeo de Bonaparte, kiu konsistis el 25 000 homoj, estis pli multnombra ol la 6 000 mamlukoj kaj 15 000 infanterianoj de Murad.

Ĉirkaŭ la 15-a horo kaj duono, la mamluka kavalerio perforte ekatakis la francojn sen averto. La diviziaj kvadratoj de Desaix, Reynier kaj Dugua firmiĝis kaj forpuŝis la kavalerianojn per musketopafado kaj artileripafado. Ne povante malstabiligi la francajn formaciojn, iuj el la frustritaj mamlukoj forveturis por ataki la taĉmenton de Desaix. Ankaŭ tiu klopodo estis fiasko. Dume, pli proksime al la rivero, la divizio de Bon deplojiĝis en atak-kolumnojn kaj atakis Embabeh. Enirante la vilaĝon, la francoj venkis la garnizonon enpostenigitan en ĝi. Blokitaj pro la riverego, multaj el la mamlukoj kaj soldatoj de la otomana infanterio provis naĝi sekurecen, kaj centoj dronis. Napoleono informis pri la perdo de 29 mortigitoj kaj 260 vunditoj en sia armeo. La perdoj de Murad estis multe pli gravaj, eble ĝis 3 000 kavalerianoj el la mamluka kavalerio mortis samkiel necerta nombro da infanterianoj. Murad eskapis al Alta Egiptio, kie li aranĝis aktivan gerilon antaŭ esti venkita de Desaix fine de 1799.

Konsekvencoj redakti

Aŭdinte informojn pri la malvenko de sia eksterordinara kavalerio, la atendantaj mamlukaj fortoj en Kairo disiĝis kaj iris al Sirio por tie reorganiziĝi kaj regrupiĝi. La batalo de la Piramidoj estis averto pri la komenco de la fino de sep jarcentoj de regado de la mamlukoj en Egiptio. Malgraŭ ĉi-tiu bonaŭgura venko, la venko de la brita admiralo Horatio Nelson en la batalo apud Abukiro dek tagojn poste neniigis la esperojn de Bonaparte konkeri Mezorienton.

 
La batalo de la Piramidoj, la 21-an de julio 1798, François-André Vincent

Tiu batalo estis bildigita per skizo fare de la franca pentristo François-André Vincent[3].

Pro la urba etendiĝo de la okcidenta parto de Kairo, la batalkampo tute malaperis kaj ne plu videblas hodiaŭ.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. The Campaigns of Napoleon (La kampanjoj de Napoleono), unua volumo, de David G. Chandler; paĝo 224
  2. Eugène de Beauharnais, Mémoires et Correspondance Politique et Militaire du Prince Eugène de Beauharnais, unua volumo, p. 41, Michel Lévy Frères, Parizo (1858)
  3. "Batalo de la Piramidoj, 21a de Julio, 1798".