Batalo en Bismarka Maro

La Batalo en Bismarka Maro (2a–4a de Marto 1943) okazis en sudokcidento de la Pacifika Fronto dum la Dua Mondmilito kiam aviadiloj de la usona Kvina Aerforto kaj la Reĝa Aŭstralia Aerforto atakis japanan konvojon kiu portis trupojn al Lae, Nov-Gvineo. Plej el la japana militforto estis detruita, kaj la perdoj de japanaj trupoj estis multegaj.

Man standing in front of a twin-propeller aircraft
La kapitano Robert L. Faurot de la 39a Bataleskadro, vidita tie antaŭ sia P-38 Lightning. Li estis forpafita fare de la japanaj ĉasaviadiloj dum la Batalo de la Bismarka Maro.
Map of eastern New Guinea, the Bismarck Archipelago, and the Solomon Islands. Guadalcanal is at the lower right, Rabaul in the upper center, and Port Moresby, Buna, and Gona in the lower left.
Japanaj ŝipmovoj (nigre) kaj aliancanaj aeratakoj (ruĝe) dum la batalo.

La japana konvojo estis rezulto de decido de la Japana Imperia Generala Stabanaro en Decembro 1942 por plifortigi sian sintenon en Sudokcidenta Pacifiko. Oni organizis planon por translokigi ĉirkaŭ 6,900 trupojn el Rabaul rekte al Lae. La plano estis konsiderata riska, ĉar la aliancana aerpovo en la areo estis forta, sed oni decidis ĉiuokaze antaŭeniri ĉar alimaniere la trupoj devus esti surterigitaj je konsiderinda distanco for kaj devus piediri tra malfacilega tereno de marĉoj, montaroj kaj ĝangaloj sen ŝoseoj antaŭ atingi sian destinon. La 28an de Februaro 1943, la konvojo – enhavanta ok destrojerojn kaj ok truptransportilojn kun eskorto de proksimume 100 ĉasaviadiloj – eliris el haveno Simpson en Rabaul.

La Aliancanoj estis detektintaj preparojn por la konvojo, kaj la mararmeaj kodorompuloj en Melburno (FRUMEL) kaj Vaŝingtono estis sukcesintaj senkodigi kaj traduki la mesaĝojn kiuj indikis la konvojan intencitan destinon kaj daton de alveno. La Aliancitaj Aerfortoj estis disvolvigintaj novajn teknikojn plibonigontajn la ŝancojn de sukcesa aeratako al ŝipoj. Ili detektis kaj sekvis la konvojon, kiu suferis konstantan aeratakon la 2a–3a de Marto 1943. Pluaj atakoj el PT boatoj kaj aviadiloj estis faritaj la 4an de Marto. La ok truptransportiloj kaj kvar el la eskortaj destrojeroj estis sinkigitaj. El 6,900 japanaj trupoj necesaj en Nov-Gvineo, nur ĉirkaŭ 1,200 alvenis al Lae. Aliaj 2,700 estis savitaj per la destrojeroj kaj submarŝipoj kaj revenis al Rabaul. Preskaŭ 3 000 mortis, dum la aliancanoj perdis malpli ol 20 homoj. La japanoj ne faris pluajn klopodojn plifortigi Lae per ŝipo, kio ege malhelpis siajn lastajn malsukcesajn klopodojn haltigi la aliancanajn ofensivojn en Nov-Gvineo.

Bibliografio redakti

  • Arbon, J (1979). The Bismarck Sea Ran Red. Marceline, Missouri: Walsworth Press. OCLC 7116275. "ASIN" B0006XMVUI.
  • Birdsall, Steve (1977). Flying Buccaneers: The Illustrated Story of Kenney's Fifth Air Force. New York: Doubleday. ISBN 0-385-03218-8. OCLC 3001974.
  • Henebry, John P. (2002). The Grim Reapers at Work in the Pacific Theater: The Third Attack Group of the U.S. Fifth Air Force. Missoula, Montana: Pictorial Histories Publishing Company. ISBN 1-57510-093-2. OCLC 52569977.