Bataloj de Saratogo

La Bataloj de Saratogo (19a de Septembro kaj 7a de Oktobro 1777) markis la pinton de la Saratoga kampanjo per decidiga venko de la flanko de usonanoj super la britoj en la Usona Revolucia Milito. Brita Generalo John Burgoyne kondukis grandan invadan armeon ĝis la Valo Champlain el Kanado, espere renkoti similan forton iranta norden el Novjorko; la suda forto neniam alvenis, kaj Burgoyne estis ĉirkaŭita de usonaj fortoj en la supra Novjorkio. Burgoyne faris du malgrandajn batalojn por rompi la ĉirkaŭon. Ili okazis dekok tagojn aparte sur la sama tereno, 9 mejlojn (14 km) sude de Saratoga (Novjorkio). Ili ambaŭ malsukcesis. Ĉirkaŭata de superaj usonaj fortoj, sen vidata apogo, Burgoyne kapitulacis sian tutan armeon la 17an de Oktobro. Lia kapitulaco, diras historiisto Edmund Morgan, "estis granda turnopunkto de la milito, ĉar ĝi akiris por la usonanoj eksteran helpon kiu estis la lasta elemento necesa por la venko.[1] Signifan rolon en la bataloj ludis pola militisto Tadeusz Kościuszko, respondeca pri konstruo de usonaj fortikaĵoj.

Disvolvigo redakti

La strategio de Burgoyne por dividi Novanglion el la sudaj kolonioj bone startis, sed malrapidis pro logistikaj problemoj. Li atingis malgrandan taktikan venkon super Generalo Horatio Gates kaj la Kontinenta Armeo la 19an de Septembro nome en la Batalo de Freeman's Farm (la farmo de la libera homo) koste de gravaj perdoj. Lia atingo estis nuligita kiam li denove atakis la usonanojn la 7an de Oktobro en la Batalo de Bemis Heights kaj la usonanoj kaptis parton de la britaj defendejoj. Burgoyne estis tiele devigita retiriĝi, kaj lia armeo estis ĉirkaŭita de la multe pli granda usona forto ĉe Saratogo, devigante lin kapitulaci la 17an de Oktobro. La novaĵoj de la kapitulaco de Burgoyne estis decidigaj por formale alvenigi Francion al la milito kiel aliancano de la usonanoj, kvankam ĝi jam estis doninta armilojn, ĉefe la kanonon de Valliere, kiu ludis gravan rolon en Saratogo.[2] Tiu batalo rezultis ankaŭ en fakto ke Hispanio kuniĝis al Francio en la milito kontraŭ Britio.

La unua batalo, la 19an de Septembro, ekis kiam Burgoyne movis kelkajn el siaj trupoj klopodante flankumi la entranĉean usonan postenon de Bemis Heights. Benedict Arnold, antaŭvidante la manovron, lokigis gravajn fortojn survoje. Dum Burgoyne akiris kontrolon de Freeman's Farm, ĝi okazis koste de gravaj perdoj. Skirmado pluis dum la tagoj post la batalo, dum Burgoyne atendis espere la alvenon de plifortigaj fortoj kiuj alvenus el Novjorko. Milicanoj plu alvenis, pliigante la grandon de la usona armeo. Disputoj en la usona tendaro kondukis Gates forigi Arnold el lia komando.

Bria Generalo Henry Clinton (1730–1795), movinta el Novjorko, klopodis allogi atenton de usonanoj per la Batalo de Fortikaĵoj Clinton kaj Montgomery per kiu kaptis du fortikaĵoj ĉe la supraj teroj de la rivero Hudson en la 6a de Oktobro; liaj klopodoj estis tro malfruaj por helpi Burgoyne. Burgoyne atakis Bemis Heights denove en la 7a de Oktobro post ŝajnis ke li ne ricevos eltenan helpon en akurate. Post akra luktado, markita de la forta spirita rajdatako fare de Arnold kaj de liaj usonaj trupoj, la fortoj de Burgoyne estis retirigitaj reen al la postenoj kiujn ili tenis antaŭ la batalo de la 19a de Septembro kaj la usonanoj kaptis parton de la entranĉeigitaj britaj defendejoj.

Referencoj redakti

  1. Edmund Morgan, The Birth of the Republic: 1763-1789 (1956), pp 82-83
  2. Springfield Armory

Literaturo redakti


Literaturo redakti

  • Ward, Christopher. (1952) War of the Revolution, 2 Volumes. MacMillan.

Eksteraj ligiloj redakti