Bataltemp' (albumo)

muzikalbumeto de baRok'

Bataltemp' estas virtuala dema koncepta albumeto de brazila potencmetalroka grupo baRok' (nuntempe la grupo nomiĝas BaRok' Projekto) eldonita en 2007. Por registri la albumeton estis invititaj kelkaj gastomuzikistoj. En 2010 estis reregistrita la kanto Bataltemp', tiam kantadon registris Geovani Maia.

Kovrilo de Bataltemp’

Listo de kantoj redakti

Muziko kaj teksto de ĉiuj kantoj estas verkitaj de Rafael Milhomem

Nr-o Titolokantisto Longo
1. "Nobla dezir'"  Paulo Melo 5:01
2. "Heredo de la Post-Milit´"  Leo Yanes 4:41
3. "Arbaro"  Rafael Milhomem 2:47
4. "Bataltemp'"  Geovani Maia 5:17
Plena longo:
17:06

Membroj redakti

Gastoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti