Batia - (helene Βάτεια, latine Batea) estis en la helena mitologio filino de la unua troja reĝo Teŭkro.

Batia
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Okupo nereganta reĝino
Patro Teucer, king of Troy
Edzo/Edzino Dardano
Infanoj Erichthonius of Dardania
vdr

Batia edziniĝis al Dardano, kiu estis filo de la plej alta dio Zeŭso kaj Elektra. Dardano fariĝis prapatro de la nacio dardanoj, fondis la urbon kaj la landon, kiuj nomiĝis laŭ li. El ilia familiaro devenis ĉiuj regantoj de Trojo. La lasta el ili estis la reĝo Priamo, kiu estis atestanto de konkero kaj detruo de la urbo fare de greka militistaro.

Dardanojn kaj fuĝantojn de Trojo forkondukis Eneo malproksimen en okcidenton. Ili lokiĝis en Italio, kaj fondis tie la novan urbon, kiu estis antaŭanto de Romo.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
http://cs.wikipedia.org/wiki/Bateia