Batken - ankaŭ nomata Batkent, kirgize kaj ruse en cirila alfabeto Баткен – estas urbo de proksimume 13 400 loĝantoj en la sudokcidento de Kirgizio. Ĝi situas en samnoma provinco Batken kaj estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la provinco.

Batken
urbosetlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 27 730  (2021) [+]
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 70° 49′ O (mapo)40.062570.819444444444Koordinatoj: 40° 4′ N, 70° 49′ O (mapo) [+]
Alto 1 036 m [+]
Areo 205 km² (20 500 ha) [+]
Batken (Kirgizio)
Batken (Kirgizio)
DEC
Batken
Batken
Situo de Batken

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Batken [+]
vdr

Historio redakti

La nomo Batkent venas el la sogdia lingvo, membro de la irana lingvaro, kaj signifas "la urbo de vento". Batken iĝis la administra centro de la plej juna el la sep provincoj de Kirgizio, kreita el la tri plej okcidentaj distriktoj de la antaŭa provinco Oŝ en 1999, post kiam registaraj zorgoj pri kreskiĝantaj islamismaj aktivaĵoj en la najbaraj ŝtatoj Taĝikio kaj Uzbekio gvidis al postulo de pli rekta kaj videbla registara reprezentiĝo en tiu malcentra kaj monteca regiono. Ekzistas malgranda flughaveno, kaj ekde la jaro 2000 ankaŭ malgranda universitato.