Battlestar Galactica

Battlestar Galactica - en Esperanto "Batalstelo Galaktika" - estas serio de sciencfikciaj filmoj kaj televidserio, kiu ekproduktiĝis dum 1978. Aldone produktiĝis serio de samtemaj kaj sendezajnaj libroadaptoj, originalaj romanoj, komiksoj kaj videoludoj. Post la grandega sukceso de la unua generacio de filmoj de 1978 kaj la sekvaj jaroj, dua generacio de filmoj, kun novaj aktoroj, en televida serieto produktiĝis kaj elsendiĝis dum la jaro 2003, kaj en regula televida serio komenciĝis elsendiĝi dum 2004.

Battlestar Galactica
plurkomunikila serio
Informoj
Originala nomo Battlestar Galactica
vdr
"Cilono", fikcia roboto, el la serio

Ĉiuj produkaĵoj el la serio "Batalstelo Galaktika" havas la saman kadran historion: En fora parto de la universo, civilizacio de homoj loĝas sur planedoj nomataj "la dek du kolonioj". En la pasinteco, la kolonioj estas militantaj kun raso de robotoj nomataj "cilonoj" (angle Cylons). Kun la helpo (konscia aŭ senintenca) de homo nomata Baltar, la Cilonoj lanĉas subitan embuskan atakon al la kolonioj, ruinigas la planedojn kaj mortigas multajn el la loĝantoj. Kelkmilo da homaj supervivintoj sukcesas fuĝi en la kosmon sur ĉiuj kosmoŝipoj kiujn ili povas atingi. El la tuta kosmoŝiparo de tiuj fuĝintaj kolonianoj, la "Batalstelo Galaktika" ŝajnas esti la sola kosma batalŝipo kiu supervivis la atakon. Sub la gvido de fama armea gvidanto Komandanto Adama, la skipo de la "Batalstelo Galaktika" ekprenas la taskon gvidi la malgrandan fuĝantan aron de supervivintoj en la kosmon, serĉante legendan rifuĝejon nomata la Tero.