Charles Baudelaire

franca poeto
(Alidirektita el Baudelaire)

Charles Pierre BAUDELAIRE, en esperanto Bodlero[1] estis franca poeto de simbolismo, tradukisto kaj artkritikisto, unu el la elstaraj de la franca kulturo vivanta dum la 19-a jarcento.

Charles Baudelaire
Franca verkisto kaj poeto
Franca verkisto kaj poeto
Persona informo
Charles Baudelaire
Naskonomo Charles-Pierre Baudelaire
Naskiĝo 9-an de aprilo 1821 (1821-04-09)
en Parizo, Francilio, Francio
Morto 31-an de aŭgusto 1867 (1867-08-31) (46-jaraĝa)
en Parizo, Francilio, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sifiliso vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Strato Amsterdamo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Saint-Louis vd
Subskribo Charles Baudelaire
Familio
Patro Joseph-François Baudelaire vd
Patrino Caroline Aupick vd
Edz(in)o
Amkunulo Jeanne Duval vd
Profesio
Okupo poeto • artokritikisto • eseisto • tradukistoverkisto • literaturkritikisto • tradukistokritikistoĵurnalisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva dum 1844–1866 vd
Verkado
Verkoj La Floroj de l' Malbono ❦
La Paradizoj Artefaritaj ❦
La Pentristo de la Moderna Vivo ❦
Pensoj pri kelkaj miaj samtempuloj ❦
La Fanfarlo ❦
La Spleno de Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj poemoj montras majstrecon pri la rimo kaj ritmo, enhavas ekzotikismon hereditan de romantikuloj, sed baziĝas sur observoj de reala vivo. Lia stilo kaj la elekto de liaj temoj estis ofte riproĉataj, tiel ke Baudelaire estis komprenata sole de kelkaj similuloj siatempe. En Le Figaro de la 5an de julio 1857, Gustave Bourdin kontraŭstaris dum la eliro de La Floroj de l'Malbono (Les Fleurs du Mal estas la precipa poemaro de Baudelaire): "Estas temperoj kiam oni dubas pri la mensa farto de la Sinjoro Baudelaire, kaj estas temperoj kiam oni ne plu dubas: estas plejparte la rediro monotona kaj antaŭpensita pri la samaj temoj, la samaj pensoj. Tie la abomeneco sin miksas kun la malnobleco; la naŭzeteco kun la fieco..."

Oni ofte rigardas lin kiel la plej grava franclingva poeto de la 19-a jarcento; Li eĉ estas komparata kun Victor Hugo. Lia tre originala stilo de prozpoezio influis tutan generacion de poetoj inkluzive de Paul Verlaine, Arthur Rimbaud kaj Stéphane Mallarmé, inter multaj aliaj.

Lia ĉefverko Les Fleurs du Mal (La Floroj de l'Malbono) esprimas la ŝanĝiĝantan naturon de beleco en la rapide industriiĝanta Parizo dum la mezo de la 19a jarcento. Tra sia verko, Baudelaire provis teksi kaj elmontri la kunligojn inter la malbono kaj la beleco, la violento kaj la volupto (Une martyre). Paralele al poemoj gravaj (Semper Eadem) aŭ tiuepoke skandalaj (Delphine et Hyppolite), li esprimis la melankolion (Moesta et errabunda) kaj la envio je alilokeco (L'invitation au voyage).

Li meritas krei la esprimon moderneco (modernité) por indiki la paseman, efemeran sperton de vivo en urba metropolo, kaj la respondecon de arta esprimo kapti tiun sperton.

Graveco redakti

Oni certe povas konsideri lin la enkondukinto de la moderna koncepto pri Poezio. Dum longa tempo la homoj identigis ĉi tiun specon de literaturaĵo al rimoj, metriko kaj aliaj parnasaj reguloj. Nome, ĝi estis konstante vestita per uniformaj kostumoj kaj ofte destinita al transdono de edifaj, virtaj, diafane belaj kaj altaj idealoj. Tia Poezio devenis de la Parnaso, la loĝejo de Apolono kaj la Muzoj.

Jen, en la revoluciema 19-a jarcento, ekaperis kontestema homo, kiu pledis, ke la vera Poezio troviĝas en la subjektiveco de sentoj kaj simboloj, ne ĉiam submetitaj al la tradiciaj moralo kaj estetiko. Li malkovris, ke en la suferanta, turmentata, duboplena, malkohera spirito de la ordinara homo troviĝas la plej aŭtentika formo de Poezio. Famiĝis lia verso, kiu resumis liajn humanismajn sintenojn:

“— Hipokrita leganto, — mia simila, — mia frato!”

Dum sia vivo, Baudelaire sin donis al diboĉado, al dekadencaj kondutoj, al vino, al erotiko kaj eĉ al satanismo. Tio kreis bildigon de “malbenata” homfiguro. Sed la forto de liaj versoj estis tiel impona, ke li estas konsiderata kiel la iniciatinto de nova literatura skolo: la Simbolismo. La ĉefa trajto de ĉi tiu maniero koncepti Poezion troviĝas en la percepto de la realo: plej gravas la subjektiva rigardo kaj la nerektaj ideoj, kiuj naskiĝas en la menso, ol la konkretaĵoj. Li klopodis unuigi la eksteran mondon kaj la internan universon de la artisto, la objekton kaj ĝian esencon. Per la sentumoj, oni atingu la transcendon.

Lia kontribuo al Poezio kaj aliaj artoj kondukis la mondon al Modernismo. Lia plej fama poemo, “La Albatro”, finiĝas per versoj, kiuj perfekte esprimas lian komprenon pri artisto: “La Poeto similas la princon de la nuboj, kiu alfrontas tempeston kaj ridas pri sagpafisto; lasita sur la grundo, meze de mokoj, ĝiaj flugiloj de giganto malhelpas, ke ĝi piediru.”

En Esperanto aperis redakti

 
La Floroj de l' Malbono kaj Paulo Silas.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti