Głubczyce

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Bauerwitz)

Głubczyce [gwupˈʧɨʦɛ] (germane Leobschütz) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021 havis loĝantaron de 12 100 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 966 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Głubczyce.

Głubczyce
germane: Leobschütz

Blazono

Blazono
urbo
Głubczyce (Pollando)
Głubczyce (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Głubczyc
Provinco Opolio
Distrikto Distrikto Głubczyce
Komunumo Głubczyce
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 50° 12′ N, 17° 50′ O (mapo)50.217.833333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 17° 50′ O (mapo)
Areo 12,52 km²
Loĝantaro 12100 (en 2021)
Loĝdenso 966 loĝ./km²
Poŝtkodo 48-100
Telefona antaŭkodo 77
Aŭtokodo OGL
TERYT 5162302034
Estro Jan Krówka
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości 14
Poŝtkodo de estraro 48-100
Telefono de estraro 77 485-23-25
Fakso de estraro 77 485-24-16
Poŝto de estraro umig-glubczyce@glubczyce.pl
Ĝemelaj urboj (Ĉeĥio) Krnov
(Ĉeĥio) Albrechtice
(Ĉeĥio) Rusin
(Francio) Saint-Remy-sur-Avre
(Germanio) Rockenhausen
(Ukrainio) Zbaraż
vdr

De 1742 ĝis 1945 la urbo apartenis al Prusio, kiu en 1871 fariĝis fonda ŝtato de la Germana Regno kaj havis germanlingvan loĝantaron. Post fuĝo aŭ perforta elpelo de la germanoj la urbo estis aneksita de Pollando je la fino de la Dua Mondmilito. La antaŭan loĝantaron anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.

Dua Mondmilito redakti

Rezulte de daŭranta ĝis la 24-a de marto 1945 sieĝo kaj rabo, farita de la soldatoj de Ruĝa Armeo, en la unua semajno post ĝia fino ĉ. 40% de la urbo estis detruita.

Esperanto-movado redakti

De la komenco de februaro 1909 s-ro Leupold aranĝis bone vizitatan Esperanto-kurson en tiama Leobschütz. En 1911 okazis dua kurso, instruata de s-ro fabrikestro Lorenz. La nove malfermita kurso havis lokon ĉiulunde ĉe „Franz”.

Eksteraj ligiloj redakti