Bauhaus

Fama arto-, dezajno- kaj arkitekturlernejo de moderna arto en Germanujo
Tiu artikolo temas pri la arkitektura lernejo. Pri la brita muzika grupo, alklaku Bauhaus (muziko)

La Bauhaus (aŭ baŭhaŭso; germane: konstrudomo) estas la plej fama arto-, dezajno- kaj arkitekturlernejo de moderna arto en Germanio. La Bauhaus fondiĝis en 1919 en Weimar, en la domo de la antaŭa artlernejo Weimar. En 1925 ĝi translokiĝis al Dessau, kie ĝi ekde 1926 situis en propra konstruaĵo nomata Bauhaus Dessau. En 1932 la Bauhaus devis translokiĝi al Berlino. Tie ĝi finis sian agadon en 1933.

Enirejo de la metiejo de Bauhaus Dessau, skribaĵo laŭ plano de Herbert Bayer

La "ŝtata Bauhaus" estis elpensita de Walter Gropius kiel laborkomunumo, en kiu malaperu la diferenco inter artistoj kaj metiistoj.

La influo de la baŭhaŭs-stilo estis tiel grava, ke la nocio Bauhaus aperis en la ĉiutaga parolo por modernaĵo en arkitekturo kaj dezajno. Arthistorie problemas diferencigi la baŭhaŭs-stilon kaj la evoluojn en Germanio.

La baŭhaŭs-stilo estas ofte sinonime kun la tielnomata Internacia Stilo de arkitekturo. Ĝi nun troviĝas ĉie en urboj tutmonde. Tiu modernismo havas filozofion pri rompi la kontinuon en la pasintecon. (Postmodernismo, ekde antaŭnelonge, nun konkuras kun la baŭhaŭs-stilo. Postmoderna arkitekturo similas al la moderna, sed ekzistas trajtoj pri historio aŭ etneco. Ekzemplo estas la nigra vitra piramido de la hotelo Luxor en Las Vegas, Nevado, Usono.)

Historio redakti

Antaŭorganizaĵo de la Bauhaus estis la en 1902 fare de Henry van de Velde fondita "artmetia seminaro".

Weimar (1919) redakti

La Bauhaus estis fondita la 1-an de aprilo 1919 el unuiĝo de la grandprinca saksa altlernejo por plastika arto en Weimar kaj la en 1915 malfondita artmetia lernejo.

Instruistoj estis interalie Gropius kaj Lyonel Feininger, Johannes Itten, Josef Albers, Paul Klee (ekde 1921), Vasilij Kandinskij (ekde 1922) kaj Oskar Schlemmer (ekde 1921). Komence ili proksimiĝis romantike al la antaŭindustria epoko.

En 1923 aliĝis László Moholy-Nagy al la skipo de la pentristo Johannes Itten.

En la epoko de la Vajmara Respubliko oni taksis la Bauhaus-on "maldekstra" kaj "internacia". La politike dekstraj partioj estis dekomence kontraŭ la Bauhaus. Post kiam ili akiris potencon en Thüringen en februaro de la jaro 1924, estiĝis politika kaj financa premo al la lernejo. La altlernejo translokiĝis en 1925 al Dessau, kie regis socialliberala atmosfero kaj regado.

Dessau (1925) redakti

 
Bauhaus Dessau
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bauhaus Dessau.

En 1925 pretiĝis la unuaj mebloj el la nova materialo ŝtaltubo kaj la unuaj pendoseĝoj (planitaj fare de Marcel Breuer, Mart Stam kaj Ludwig Mies van der Rohe). Kunlaboro komenciĝis kun la industrio.

Oni inaŭguris la 4-an de decembro 1926 la novajn baŭhaŭs-konstruaĵojn planitajn de Gropius en Dessau. Tiu metiejo estis tute vitriigita.

En 1928 (la 1-an de aprilo) Gropius retiriĝis kiel direktoro. Laŭ lia propono, elektiĝis la svisa arkitekto Hannes Meyer nova direktoro. Tiu ĉi esprimis la deziron "popolbezono anstataŭ luksobezono", kaj tiel li ankaŭ instigis la kunlaboron kun la industrio.

Ekde 1930 ĝis 1933 gvidanto estis la arkitekto Ludwig Mies van der Rohe.

En 1945, la konstruaĵo de Bauhaus en Dessau estis parte detruita. ĝi estis rekonstruita nur en 1976.

Berlino (1932) redakti

En 1931 venkis la NSDAP en la komunaj balotoj en Dessau. Tial la altlernejo devis en 1932 denove translokiĝi, ĉi-foje al Berlino-Steglitz. Mallongan tempon poste, en 1933, la nacisocialismo devigis mem-malfondon de la organizaĵo.

Kelkaj reprezentantoj elmigris al Usono (Josef Albers, Walter Gropius, Laszlo Moholy-Nagy kaj Ludwig Mies van der Rohe), kie - aparte ĉe la Black Mountain College – ili forte influis la arkitekturon kaj la dezajnon de produktoj.

Tel Avivo, Israelo redakti

Unu el la lokoj kie la Bauhaus-stilo sukcesis estas la juda komunumo en Eretz Israelo. La socikultura ideologio malantaŭ la Bauhaus tre taŭgas por la socialismaj konceptoj kaj la pionira spirito, kaj ankaŭ la deziro krei kaj transformi la mondon. La konceptoj pri la Bauhaus estis esprimitaj en la Israela Lando per la internacia stilo. La stilo estis pura de ornamaĵoj, simpla kaj celkonscia. Tiu stilo laŭdis la estetikon de la maŝino kaj rekomendis unuformecon en koloro, finpoluro kaj modestaj kaj simplaj frontoj. La stilo fidele esprimis la spiriton de la loko kaj la periodo.

La unuaj Bauhaus-domoj en Israelo estis konstruitaj laŭ la internacia stilo, do kvadrataj domoj, kiuj kelkfoje inkluzivas rondajn aŭ angulajn partojn. Post iom da tempo, la israelaj planistoj alvenis al la konkludo, ke la mallarĝaj fenestroj aŭ ŝip-similaj fenestroj alportitaj de Eŭropo ne taŭgas por la klimataj kondiĉoj en Israelo kaj pligrandigis ilin. Tra la jaroj, israelaj arkitektoj influitaj de la Bauhaus, kvankam ne estis studentoj en la lernejo, disvolvis unikan stilon uzatan ĉefe en Tel-Avivo kaj Ĥajfo. Ĉi tiu stilo konsistis ĉefe el grandaj kaj ventolitaj balkonoj, kie la domanoj povis sidi kaj ĝui la venton, pergolojn sur la tegmentoj, fenestrobretoj.

En 2003 la "Blanka Urbo" de Tel-Avivo estis deklarita Monda Heredaĵo de la Internacia Stilo, danke al multaj domoj en ĉi tiu stilo koncentritaj en ĝi. En 2010, "Bauhaus Museum" estis malfermita en Tel-Avivo.

Post 1945 redakti

En 1996, la Bauhaus-konstruaĵo en Dessau iĝis Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti