Bauru
Bauru, prononco: /bawˈɾu/, en Esperanto: Baŭruo, estas urbo kaj municipo de ŝtato (aŭ federaciero) San-Paŭlo, Brazilo. En 2005 ĝi havis 350.492 loĝantojn en 673,488 km² (loĝdenso 520,4 loĝ./km²).
Bauru | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | São Paulo ![]() | ||
Regiono | Bauru | ||
Fondita en | 1-a de aŭgusto de 1896 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 356,680 (2 006) | ||
Loĝdenso | 529,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 22°18′54″S 49°03′39″U / 22.315°S, 49.06083°U (mapo)Koordinatoj: 22°18′54″S 49°03′39″U / 22.315°S, 49.06083°U (mapo) | ||
Alto | 526 m (INDI) | ||
Areo | 673,488 km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la urbo situas unu el la terenoj de Universitato de San-Paŭlo.
ServojRedakti
FamulojRedakti
Esperanto en BauruRedakti
Tuj post la fondo de Esperanta Klubo Zamenhof en São Miguel Paulista la 25-an de januaro 1949, ekestis korespondado inter ĉi tiu klubo kaj la aktivaj esperantistoj Leônidas Silva, Luiz Augusto Bartholomeu kaj Helena Moré, de la urbo Bauru.
Du esperantaj asocioj aperis en municipo, Grupo Esperantista de Bauru kaj Brazila Junul-Organizo, tiuj por pli bone disvastigi la lingvon decidis unuiĝi. Post la kunfandiĝo la nova societo alprenis la antaŭan nomon Grupo Esperantista de Bauru. Estis elektita la jena estraro:
Prezidanto: Luís Augusto Bartholomeu; Vicprezidanto: Ivone C. Barbosa; Ĝenerala Sekretario: Delorgenes Pauli; 1-a Sekretario: Leônidas Silva; 2-a Sekretario: Helena Moré; 1-a Kasisto: Geraldo Ramos; 2-a Kasisto: A. J. F. Padilha; Bibliotekisto: Maria Teresa Silva; Propaganda Direktoro: Nadir N. Serra. Kontrola Konsilantaro: Anélio Mostério, João R. Pascale kaj Nilson F. Costa.
En 1977 okazis en Bauru la unua San-Paŭlia Esperanto-Renkontiĝo.