Bautzen

komunumo de Saksio en Germanio

Bautzen (aŭskultebla prononco) [Baŭcn] (en Esperanto: Baŭcen) estas urbo en orienta Germanio, konata kiel historia ĉefurbo de Supra Luzacio - Budyšin.

Bautzen
Blazono
Bautzen (Germanio)
Bautzen (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto distrikto Bautzen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03591, 035935
Poŝtkodo 02625
Aŭtomobila kodo BZ
Oficiala Municipokodo 14625020
NUTS DED24
Politiko
Komunumestro Alexander Ahrens
Adreso de la administrejo Fleischmarkt 1
Demografio
Loĝantaro 38140 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 14° 25′ O (mapo)51.18138888888914.423888888889Koordinatoj: 51° 11′ N, 14° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 204 m
Areo 66 km²
Oficiala retejo http://www.bautzen.de/
vdr

Ĝi troviĝas en samnoma distrikto Bautzen de la federacia lando Saksio, kaj estas ties administra centro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 38 140 loĝantojn. La urbo situas apud la rivero Spree en la regiono nomata Luzacio. Ĝi estas la administra centro de distrikto - ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 teritorie pli malgranda - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen (1994-2008), ekde kiam kun la aldonaj teritorioj de la eksa distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda teritorie vastigita - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen.

urboranda indikilo en la germana kaj la suprasoraba

La urbo estas la politika kaj kultura centro de la soraboj, nacia malplimulto vivanta en Germanio. La suprasoraba nomo de la urbo estas Budyšin (ĉeĥe preskaŭ same Budyšín, en la pola Budziszyn).

Historio redakti

Spuroj de setlado devenas de la 5-a ĝis 4-a jarcento antaŭ Kristo. Defenda setlejo estis ĉi tie fondita de polabiaj slavoj. De komence de la 11-a jarcento renkontiĝis en Luzacio potencemaj interesoj de germana, pola kaj ĉeĥa landoj (en tiu tempo en Luzacio loĝis la slavoj kaj ĝis nun restas iliaj posteuloj, la soraboj - nun kiel malplimulto).

En Merseburg okazis en la jaro 1002 la oficiala Kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko atenco (nesukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao. El tio sekvis multjaraj militoj inter Henriko kaj Boleslao - rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen okazis la sekva Paca Traktato. Per la Paca Traktato en Bautzen granda parto de Luzacio, t.e. la regiono de Bautzen, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.

Dua Mondmilito redakti

26.04.1945: Lasta venko de Wehrmacht dum la milito en la batalo de Bautzen (Budziszyn) — dum ĝi mortfalis aŭ pereis preskaŭ 8 mil polaj soldatoj kaj 10,5 mil estis vunditaj (rekrutitaj el nespertaj junuloj de Lublinio kaj komandataj de senspertaj oficiroj kune kun komunista generalo) kaj laŭtakse ĉirkaŭ 17,5 mil sovetaj soldatoj; Ruĝa Armeo komencis sturmon de Berlino.

Pri soraboj redakti

La Soraba muzeo, suprasorabe Serbski muzej, troviĝas en la "saldomo" de la historia burgo Ortenburg/Hród en Bautzen/suprasorabe Budyšin. Kun proksimume 23 000 inventariitaj eroj, ĝi estas la plej grava muzea instalaĵo pri la kulturo kaj historio de la soraboj.

La Soraba Instituto (suprasorabe Serbski institut) esploras la lingvon, kulturon kaj historion de la soraboj en Supra kaj Malsupra Luzacio. Sian bazon la instituto havas en monumente protektita vilao ĉe la "stacidoma strato" de Bautzen/Budyšin. La neuniversitata instituto kolektas kaj arkivigas la necesajn materialojn, kiuj estas ankaŭ alireblaj por la publiko.

Faktoj redakti

Bildoj redakti

Konindaj personoj redakti

Partnera kunlaboro redakti

Bibliografio redakti

  • Renate Peter, Ralf Reimann: Bautzen, Budyšin, informa broŝuro en la germana, suprasoraba kaj pola lingvoj eldonita de la urba oficejo, Budyšin 1994
  • Statistisches Landesamt des Freistaates Sachsen, Kamenz 2009
  • Krzysztof R. Mazurski, Andrzej Zieliński: Łużyce, KAW, Warszawa 1984, ISBN 83-03-00772-6

Esperanta literaturo redakti

  • Jan Szałowski, Antaŭ 1000 jaroj... (foto-raportaĵo pri Budiŝin), p. 10-14, en: "Pola Esperantisto" 1/2018

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti