Bavaraĵo estas leĝera pudingo, deserto, kiu estas muldita, fridigita kaj elŝutita aŭ surtabligita en muldilo. En la gastronomio oni distingas du specojn de bavaraĵoj:

Frambobavaraĵo
Bavaraĵo

Por fruktobavaraĵo oni uzas molajn fruktojn, kiel fragoj, framboj kaj abrikotoj. Freŝaj kivoj, mangoananaso unue devas esti kuiritaj, ĉar la proteinosplisantaj enzimoj en tiuj fruktoj malhelpas la densiĝon de la gelateno. Per la kuirado de tiuj fruktoj la enzimo estas detruita. Bavaraĵo ne devas enhavis buletojn, kaj devas esti tre glata. Tial oni devas purei kaj eventuale ankaŭ kribri la fruktojn .

Pro la enhavo de gelateno bavaraĵo ne estas taŭga por vegetaranoj.

Same kiel tiramisu bavaraĵo enhavas krudajn ovojn, kiuj en kelkaj landoj povas esti infektitaj per la salmonelobakterio