Golfo de Abundeco

(Alidirektita el Bay of Plenty Regiono)

Golfo de Abundeco (angle Bay of Plenty) estas regiono de Nov-Zelando, situante sur la Nordinsulo. La du plej grandaj urboj estas Rotorua kaj Tauranga. Por lasi la fiŝojn en la akvo [1] oni elektis trian urbon kiel ĉefurbo de la estraro nome Whakatane.

Golfo de Abundeco
Regiono
regiono de Nov-Zelando [+]

LandoNovzelando

Supermara alteco152 m [+]
ĈefurboWhakatane (urbo)
- koordinatoj38° S, 177° O (mapo)-38.2176.9Koordinatoj: 38° S, 177° O (mapo)
Areo12 231 km² (1 223 100 ha) [+]

Loĝantaro308 499 [+] (6-a de marto 2018)
Denseco25,22 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-BOP

Golfo de Abundeco (Tero)
Golfo de Abundeco (Tero)

Golfo de Abundeco (Nov-Zelando)
Golfo de Abundeco (Nov-Zelando)
DEC
Golfo de Abundeco
Golfo de Abundeco

Map
Golfo de Abundeco
Vikimedia Komunejo:  Bay of Plenty Region [+]
vdr

La nomo Bay of Plenty (Golfo de Abundeco) venas de James Cook, la malkovrinto de Nov-Zelando. Tiu trovis tie multnombrajn provizojn de la Maorioj, tio estis en ega kontrasto kun la pli frua malkovro de la Povreca golfo (Poverty Bay), iom pli sude, ankaŭ je la orienta marbordo de la insulo.

En la golfo ĉirkaŭ kio la komunumo estas establita troviĝas la insuloj Blanka Insulo (Whakaari aŭ White Island), Major (Tuhua), Motiti, Moutoki kaj Whale (Moutohora).

La plej grandaj loĝlokoj en la regiono estas:

La interna lando de la Golfo de Abundeco por grava parto estas okupata de Te Urewera, vasta areo kun densaj arbaroj tra kio preskaŭ ne estas vojoj kaj grandparte estas neloĝata. De 1954 ĝis 2014 tiu areo estis nacia parko. Ekde 2014 Te Urewera havas juran statuson. Ĝi estas areo kun jura personeco, estrata de konsilantaro, en kio la originaj loĝantoj de la areo, la Tuhoeoj, havas gravan voĉon.

Monto Mounganui

Referencoj redakti

  1. esperanto-proverbojn-esprimojn-eldiroj. Internacia Esperanto Instituto. Alirita 17a de decembro 2019.