Bayubas de Abajo

municipo en Hispanio

Bayubas de Abajo [baĜUbas deaBAĥo] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.

Bayubas de Abajo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42366
Demografio
Loĝantaro 150  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 2° 54′ U (mapo)41.526388888889-2.8958333333333Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Alto 921 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bayubas de Abajo (Provinco Sorio)
Bayubas de Abajo (Provinco Sorio)
DEC
Bayubas de Abajo
Bayubas de Abajo
Situo de Bayubas de Abajo
Bayubas de Abajo (Hispanio)
Bayubas de Abajo (Hispanio)
DEC
Bayubas de Abajo
Bayubas de Abajo
Situo de Bayubas de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bayubas de Abajo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
 
Loko de Bayubas de Abajo en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 650 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 56 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Brazacorta kaj Quintanilla de Nuño Pedro. La municipo enhavas la loĝlokojn Aguilera, Bayubas de Abajo kaj La Estación.

En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 73 hektaroj, nome 2 % de la teritorio.​

Historio redakti

Estas restaĵoj de romiaj vilaoj kaj de gvatoturoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Bayubas de Arriba kaj Aguilera. Komence de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo malpliiĝis ĉar disiĝis Bayubas de Arriba.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti