Baziliko Kristo Reĝo (Rejkjaviko)

La Preĝejo Kristo Reĝo (islande Basilika Krists konungs aŭ laŭ ĝia geografia situo Landakotskirkja) estas la katedralo de la romkatolika Episkoplando Rejkjaviko. Ekde 1999 ĝi rajtas porti la honoran titolon de basilica minor situante sur monteto kaj proksime al haveno en la uesto de Rejkjaviko, Islando.

Baziliko Kristo Reĝo
katolika katedralo • baziliko [+]
Koordinatoj64° 8′ 51″ N, 21° 56′ 55″ U (mapo)64.14744-21.94855Koordinatoj: 64° 8′ 51″ N, 21° 56′ 55″ U (mapo)

ArkitektoGuðjón Samúelsson

Estiĝo1929

Baziliko Kristo Reĝo (Islando)
Baziliko Kristo Reĝo (Islando)
DEC
Baziliko Kristo Reĝo
Baziliko Kristo Reĝo

Map
Baziliko Kristo Reĝo

Vikimedia Komunejo:  Landakotskirkja [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Landakotskirkja, la katedralo de la rejkvavika episkopujo

Historio redakti

 
La baziliko bilde dekstre; fone videblas la Grótta-lumturo

La unuaj katolikaj sacerdotoj atingintaj Islandon - post la perforta estingo de katolikismo pro Reformacio en la 16-a jarcento - estis la francoj Bernard Bernard kaj Jean-Baptiste Baudoin. Ili aĉetis grundon ĉe la bieno Landakot por starigi ĝuste tie etan kapelon en la jaro 1864-a. Mallonge poste proksime apud Túngata oni konstruis etan lignan preĝejon.

Post la Unua mondmilito kaj la fondo de la Apostola vikariujo rejkjavika la deziro de islandanoj katolikaj je pli granda kresko kreske senteblis. Sekve oni komisiis la arĥitekton Guðjón Samúelsson fari belan aĵon laŭ novgotika konstrustilo. Tiam temis pri la plej granda preĝejo en la tuta lando, kiu konsekritis solene en la 23.7.1929 ricevante la patronecon de Kristo Reĝo. Fakte temis pri unu el la unuaj kirkoj portantaj la dediĉon al Kristo Reĝo en la tuta mondo pro ke nur kvar jarojn pli frue lia papa moŝto Pio la 11-a estis eniriginta tiun ĉi feston eklezikalendaren.

Arĥitekturo redakti

Okulfrapas la malpinta turo sen spajro memorigante onin je anglaj kaj irlandaj malsekularaj ejoj. Ĝi estas en betono; same kiel ĉe la protestantisma preĝejo Hallgrímskirkja bazaltformoj modelis por la pilastroj. Nuntempe najbaras tuj la ununura katolika lernejo de Islando.

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti