Baziliko Notre-Dame de Alençon

Baziliko Notre-Dame de Alençon estas preĝejo de Gotika arkitekturo situanta en la centro de Alençon en piedira zono. Ĝia konstruo estis komencita de Karlo la 3-a dum la Centjara milito en 1356 kaj finiĝis en la 19-a jarcento[1]. Ĝi estas baziliko ekde de la 10-a de aŭgusto 2009[2].

Baziliko Notre-Dame de Alençon
Basilique Notre-Dame - Alençon 1.JPG
Loko
Ŝtato Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Normandio
Departemento Orne
Municipo Alençon
Koordinatoj 48° 25′ 47″ Nordo 0° 05′ 19″ Oriento / 48.429861 °N, 0.088722 °O / 48.429861; 0.088722 (mapo)Koordinatoj: 48° 25′ 47″ Nordo 0° 05′ 19″ Oriento / 48.429861 °N, 0.088722 °O / 48.429861; 0.088722 (mapo)
Bazaj informoj
Religio Katolika
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Gotika arkitekturo
Konstruado 14-a jc. - jaro 1356 --> 16-a jc.
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

Familio MartinRedakti

Louis kaj Zélie Martin, gepatroj de sankta Tereza de Lisieux, geedziĝis la 13-an de julio 1858 en Notre-Dame de Alençon.

Sankta Tereza de Lisieux ricevis tie sakramenton de bapto la 4-an de januaro 1873, du tagojn post sia naskiĝo. La robo de tiu ceremonio estas ekspoziciita en la preĝejo. Oni ankaŭ povas ekvidi nuntempan vitralon kiu reprezentas la ceremonion[3].

Post la beatigo de geedzoj Martin la 19-an de oktobro 2008 en Lisieux kaj pilgrimoj faritaj al Alençon, Notre-Dame de Alençon estis oficiale altrangigita al baziliko fare de papo Benedikto la 16-a la 10-an de aŭgusto 2009.

ArĥitekturoRedakti

Tiu konstruaĵo posedas navon kun kvin spanoj de gotika stilo, de la 15-a jarcento, frua 16-a jarcento. Sekve al incendio, la ĥorejo kaj sonorilturo estis rekonstruitaj meze de la 18-a jarcento. La lanterno (arĥitektura termino) (ĉirkaŭ 1736) estas verko de arĥitekturisto-inĝeniero Jean-Rodolphe Perronet[4]. Ĝia triobla pordego ŝuldiĝas al Jean Lemoine.

BibliografioRedakti

  • Huit siècles d’art sacré dans l’Orne : huitième centenaire de Notre-Dame de Paris, art sacré contemporain, Caen, J. Pougheol, 1964.
  • Éléonore-Aglaé-Marie Despierres, Les Orgues de Notre-Dame d’Alençon, Argentan, impr. du Journal de l’Orne, 1888.
  • Éléonore-Aglaé-Marie Despierres, Portail et vitraux de l’Eglise Notre-Dame d’Alençon, Paris, E. Plon, Nourrit et cie, 1891.
  • Jacques Dubois, Notre-Dame d’Alençon : financement et reconstruction, 1350-1540, Rennes, Presses universitaires de Rennes, 2000. ISBN 978-2-86847-488-9
  • L. V. Dumaine, Notre-Dame d’Alençon, ses parties remarquables, ses curés, ses récentes restaurations, Mamers, G. Fleury, 1885.
  • Louis Grodecki, Notre-Dame d’Alençon, Extrait de Société française d’archéologie, S.l.s.n., 1955.
  • Robert Mowat, Les inscriptions des trésors d’argenterie de Bernay et de Notre-Dame d’Alençon, S.l.s.d., 35 p. 27 x 19 cm.
  • L. Tabourier, Aux visiteurs de Notre-Dame d’Alençon. I. Son Histoire. II. Ses richesses artistiques, Alençon, Imp. alençonnaise, S.d., 22 p. 4 pl. h.t., couv. ill. 18 x 13 cm.

ReferencojRedakti

  1. Alençon Histoire. Notre-Dame (église). Alirita 8 aŭgusto 2008.
  2. ouest-france.fr - L'église Notre-Dame à Alençon devient basilique. Alirita 11 aŭgusto 2009.
  3. Chambre de commerce et d'industrie d'Alençon. Pays d'Alençon – L'église Notre-Dame. Alirita 8 aŭgusto 2008.
  4. Gallet, Michel. (1995) Les Architectes parisiens du XVIIIe siècle Dictionnaire biographique et critique. Parizo: Éditions Mengès, p. 494 j. ISBN 2-8562-0370-1.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti