Baziliko Sankta Petronio

La baziliko Sankta Petronio ({lang-it|Basilica di San Petronio}}) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplacon. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) ĝi estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.

Baziliko Sankta Petronio
malgranda bazilikokristana preĝejo • historia konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Estiĝo 1390
Lando Italio vd
Situo Bolonjo
Adreso piazza Maggiore ‒ Bologna (BO)
Situo
Geografia situo 44° 29′ 36″ N, 11° 20′ 36″ O (mapo)44.49338224332711.343284639951Koordinatoj: 44° 29′ 36″ N, 11° 20′ 36″ O (mapo)
Baziliko Sankta Petronio (Italio)
Baziliko Sankta Petronio (Italio)
DEC
Baziliko Sankta Petronio
Baziliko Sankta Petronio
Situo de Baziliko Sankta Petronio
Map
Baziliko Sankta Petronio
Retejo http://www.basilicadisanpetronio.org
vdr
La ne-finkonstruita fasado de la baziliko Sankta Petronio
Interna vidaĵo de la baziliko
En la fono la preĝeja fasado, en la malfono la Neptun-Fontano

Konstruhistorio redakti

Konsekrita al Sankta Petronio, episkopo de Bolonjo en la 5-a jarcento kaj patrona sanktulo de la urbo, ĝi originis en la jaro 1390, kiam la urbo Bolonjo komisiis Antonion di Vincenzo per la konstruado de giganta preĝejo laŭ gotika arĥitekturo. Origine ĝi devis esti pli granda ol la (tiama) Baziliko Sankta Petro en Romo. Post dekreto de la papo – Bolonjo apartenis al la Papa Ŝtato – oni rezignistamen tiun ĉi intencon. La preĝejo ricevis la titolon „malgranda baziliko“.

La baziliko ekde la komenco estis tiel fama, ke Karlo la 5-a elektis ĝin por sia kronado al imperiestro fare de papo Klemento la 7-a en la jaro 1530.

Pli ol tri jarcentojn oni konstruis pri la preĝejo. Post la unua formado de la fasado en la jaro 1393 komenciĝis la laboroj pri la flankaj kapeloj, kiuj pretiĝis nur en la jaro 1479. La barokajn dekoraciojn de la meznavo verkis Girolamo Rainaldi inter 1646 kaj 1658.

La instalado de novaj flankaj portaloj, kiuj devis kompletigi la ĉefportalon de Jacopo della Quercia, pliriĉigis la fasadan strukturon. La konstruo de la fasado tamen pretertempe ĉesis, por poste rekomenciĝi. Multaj arĥitektoj (inter ili Andrea Palladio kaj Leon Battista Alberti) ricevis la komisiion, ellabori ĝeneralan koncepton, tamen neniam inventis finvaloran solvon. Tial la fasado ĝis nun restis ne-finkonstruita.

Ekipaĵo redakti

En la interno videblas jenaj artverkoj: Mistika edziniĝo de Sankta Katarina de Filippino Lippi, Madona kun sanktulo de Lorenzo Costa la pli juna, La priplorado de Kristo kun kvar sanktuloj de Amico Aspertini. Gravaj estas ankaŭ la ligna ĥorejo el la 15-a jarcento de Agostino de' Marchi.

La kvara kapelo sur la maldekstra flanko (Cappella Bolognini), dekoraciata komence de la 15-a jarcento, havas ornamita marmoran platon gotikstilan. Super la altaro troviĝas pentrita plurtabula bildo el orumita kaj multkolora ligno kun 27 bildoj ĉizitaj en marmoron. Ĉiujn murojn surpentris Johano de Modeno: ĉe la dekstra flanko la vojaĝo de la Tri Reĝoj, ĉe la frontmuro konataj travivaĵoj de Sankta Petronio. La freskoj de la Lasta Juĝo maldekstraflankaj estas triparta ilustraĵo laŭ la priskriboj de Dantes. Supre estas la paradizo, sanktulejo, kun la kronado de Maria fare de Kristo. Malsupre videblas ĉefanĝelo Miĥaelo kaj la infero subdividita en ĉambrojn kun giganta bildigo de Satano kaj apude kuŝanta Mohamedo.

Ambaŭflanke de la ĉefaltaro du orgenoj staras unu vidalvide de la alia. La dekstran (sur la epistola flanko) instrumenton konstruis en 1475 Lorenzo di Giacomo el Prato. Ĝi estas la plej aĝa konata orgeno de Italujo kaj ankaŭ la unua kun apartaj registroj. La maldekstran (sur la evangelia flanko) orgenon en 1596 konstruis Baldessarre Malamini. Ambaŭ instrumentoj havas po 12 registrojn sur unu man-klavaro kun konektita pedalaro. La meĥanikaj traktilaroj pokaze konserviĝis origine. La orgenoj ŝanĝiĝis dumpase de la tempo plurfojo, kaj laste ilin riparis en 1986 orgenkonstrua firmao Tamburini.[1]

Epistola orgeno F-a3
Principale 24'
Principale I 12'
Principale II 12'
Ottava
Duodecima
Decimaquinta
Decimanona
Vigesimaseconda
Vigesimasesta
Flauto in VIII
Flauto in XII
Evangelia orgeno C-c4
Principale I 16'
Ottava
Quintadecima
Decimanona
Vigesimaseconda
Vigesimasesta
Vigesimanona
Principale II
Flauto in VIII
Flauto in XII
Voce Umana
 
Malfrugotika fresko en la preĝejo, kiu montras Mohamedon torturatan en la inferno.

Cetere redakti

La preĝejo entenas ankaŭ la ostojn de Eliza Bonaparte, fratino de Napoleono.

Provitaj teroratencoj redakti

En la jaro 2002 teroristoj de Al-Kaida provis, bombe krevigi la preĝejon.[2][3] Alia provo malsukcesis en la jaro 2006.[4][5] La teroristoj diris, ke unu fresko en la preĝejo ofendas la profeton Mohamedo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti