Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj

La Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj (latine Basilica Sancti Sebastiani ad Catacumbas, itale Basilica San Sebastiano alle Catacombe) foje ankaŭ nomata Sankta Sebastiano ekster la Muroj (latine Basilica Sancti Sebastiani extra muros, itale Basilica San Sebastiano fuori le mura), estas unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo. Ĝi situas rekte super la komplekso de la sebastianaj katakomboj, kiuj interalie ampleksas la tombon de la kristana sanktulo Sebastiano. La tereno situas ĉe la antikva romia Via Appia ekster la nuna urbocentro kaj ekster la antikva urba tereno ĉirkaŭita per urba remparo konstruita dum la epoko de la imperiestro Marko Aŭrelio (tial la alternativa nomo "ekster la muroj").

Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj
Baziliko
malgranda bazilikoparoĥopreĝejokristana preĝejo [+]

LandoItalio

SituoRomo
- koordinatoj41° 51′ 20″ N, 12° 30′ 56″ O (mapo)41.85555555555612.515555555556Koordinatoj: 41° 51′ 20″ N, 12° 30′ 56″ O (mapo)

ArkitektoFlaminio Ponzio
Poŝtkodo00179 [+]

Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj (Romo)
Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj (Romo)
DEC
Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj
Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj

Map
Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj

Vikimedia Komunejo:  San Sebastiano fuori le mura (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Dosiero:San Sebastiano fuori le mura (Rome) - Facade.jpg
fasado de la baziliko San Sebastiano

La preĝejo konstruiĝis dum la 4-a jarcento dum la regotempo de la romia imperiestro Konstantino la Granda. Komence ĝi havis la nomon Basilica Apostolorum ("baziliko de la apostoloj") kaj dediĉiĝis al la apostoloj Petro kaj Paŭlo. La loko origine havis la toponiman nomon ad catacumbas ("en la vala baseno"). En la antikva urbo Romo ekestis la kutimo iom da tempo post morto elterigi la ostaron el tombejo kaj konduki ĝin al niĉo en kavaro apudurba, kiu ricevis la nomon katakomboj. Ekzistas pli ol 60 romaj katakomboj, la plimulto ĉe la ŝoseo Via Appia, kaj ili etendiĝas en vasta teritorio: jam nur la katakombo de Kaliksto la 1-a havas koridorojn de 20 km.

Antaŭ la permeso de la kristana religio en la romia imperio, tiuj subteraj tombejoj estis uzataj de la unuaj kristanoj por sekretaj diservoj. Post la permeso de la religio fare de la imperiestro Konstantino la Granda, aparte la sebastianaj katakomboj iĝis pilgrimejo. Apud la konstantina baziliko el la 4-a jarcento ekestis monaĥejo, kiu unue estis benediktana, poste aŭgustenana kaj ekde la jaro 1171 cisterciana. La nunan barokan aspekton la baziliko ekhavis dum la jaro 1612. Dum la jaro 1812 la monaĥejo transiris al la minoritataj franciskanoj. Dum la 20-a jarcento dum fosado oni trovis antikvajn romiajn prakristanajn kaj kristanajn tombojn, antikvajn domojn kaj restaĵojn de la konstantina baziliko. Antaŭ la nuna preĝejo estas malgranda placo, en kies dekstra flanko troveblas la enirejo al la katakomboj.

Proksime de la katakomboj kaj preĝejo Sankta Sebastiano krome troviĝas la Kaliksto- kaj Domitila-katakomboj, kaj la preĝejo Santa Maria en Palmis, ankaŭ nomata Domine quo vadis, laŭ eldiro de Petro fuĝanta el Romo kaj renkontanta tie vizion de Jesuo.

La baziliko dum la jaro 1962 de la papo Johano la 23-a deklariĝis "kardinala preĝejo".

Eksteraj ligiloj redakti

41° 51' 20" norde, 12° 30 56" oriente Mapo