Baziliko de Győr (oficiale Baziliko-katedralo de Ĉieliro de Maria) estas Malgranda baziliko, ankaŭ pilgrimloko en Hungario, en urbo Győr.

Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady
katedraloparoĥopreĝejomalgranda baziliko
Informaro
Eklezio: Katolika Eklezio
Geografia situo 47° 41′ 20″ N, 17° 37′ 53″ O (mapo)47.68900217.631349Koordinatoj: 47° 41′ 20″ N, 17° 37′ 53″ O (mapo) f1
Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady (Hungario)
Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady (Hungario)
DEC
Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady
Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady
Situo de Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady
Map
Cathedral Basilica of the Assumption of Our Lady
Ŝtato: Hungario Hungario
Situo: Győr
vdr
Aerfoto pri la baziliko en Győr

Historio redakti

Stefano la 1-a (Hungario) fondis diocezon en Győr, kie ankaŭ romanika katedralo konstruiĝis. El tio nur la absido restis, sed estas interese, ke iom da ŝtonoj venis el konstruaĵoj de la romianoj. Post la tatara invado la preĝejo rekonstruiĝis, kiel impona gotika konstruaĵo. Dum dominado de turkoj la preĝejo estis deponejo kaj parto de la fortikaĵo. Inter 1639-1645 la hungaroj trakonstruis ĝin, kiel baroka katedralo. En 1655 rifuĝinta episkopo el Irlando alvenis, kiu kunportis bildon pri Virga Maria. En 1697 laŭdire la bildo sangoploris, ekde tiam la preĝejo estas ankaŭ pilgrimloko. En 1823 ĝi ricevis parte klasikisman reornamon. En 1996 Johano Paŭlo la 2-a vizitis la preĝejon, kiu post unu jaro ricevis la rangon "Malgranda baziliko".

En la baziliko oni gardas diversajn sanktajn trezorojn, relikvojn. En la katedralo estis entombigitaj ekzemple ĉefepiskopo János Püsky, episkopoj István Breyer kaj Antal Juranics.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio