Baziliko de Sankta Antonio (Padovo)

La baziliko de Sankta Antonio (itale: Basilica di Sant’Antonio, regione ofte nur Basilica del Santo aŭ simple Santo) en Padovo estas unu el la plej famaj kaj vizitataj sanktejoj de Italujo. Ĝi apartenas al la tutmonde ok internaciaj sanktejoj.[1] Ĝi estas papa baziliko kaj malgranda baziliko. Ĝi estas la unua granda preĝejo kun volboj en la iama venecia respubliko kaj ekestis inter 1232 kaj proksimume 1310[2][3] laŭ romanika-gotika stilo, por enpreni la tombejon de Sankta Antonio de Padovo (mortinta 1231 en Arcella, nuna urboparto de Padovo).

Baziliko de Sankta Antonio
malgranda bazilikokonvento [+]
Koordinatoj45° 24′ 5″ N, 11° 52′ 48″ O (mapo)45.40136411.880069Koordinatoj: 45° 24′ 5″ N, 11° 52′ 48″ O (mapo)

Estiĝo1238

Baziliko de Sankta Antonio (Padovo) (Veneto)
Baziliko de Sankta Antonio (Padovo) (Veneto)
DEC
Lokigo de Veneto en Italio

Map
Baziliko de Sankta Antonio

Vikimedia Komunejo:  Sant'Antonio (Padua) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Tuta domensemblo kun antaŭplaco

Historio redakti

Dum la vivotempo de Antonio ĉe la placo de la nuna preĝejo staris malgranda kapelo konsekrita al la Dipatrino, kiu fariĝis laŭ volo de Antonio lia origina entombigejo.[2] Apud ĉi tiu kapelo oni en 1229 komence starigis monaĥejon, kiun fondis verŝajne Antonio mem. Mallonge post la morto de Antonio oni en 1232 ekkonstruis, por starigi tombopreĝejon konforman al li, la unuan parton de la baziliko. Unue oni konstruis malgrandan ununavan franciskanan preĝejon kun mallonga absido; nur pli malfrue alkonstruiĝis la du flankaj navoj, la multaj kapeloj, kupoloj kaj turoj. La originan kapelon oni enigis surloke de la nuna Kapelo de la Nigra Madono en la maldekstra transversa domo en la bazilikon. Post finkonstruo de la ĥorejo proksimume 1310 la preĝejo estis preta. Inter 1690 kaj 1737 oni almetis ĉe la kapo de la ĥorejo kupolkronatan Trezorkapelon laŭ planoj de Filippo Parodi.[2] En la 19-a jarcento la preĝejo estis riparata, je kio oni forigis barokaĵojn.

Fasado kaj arĥitekturo redakti

La baziliko longas 118 metrojn kaj larĝas 32,5 metrojn,[3] la mallonga transversa domo larĝas 55 metrojn.[4] La plej granda interna alteco estas 38,5 metrojn.[3]La preĝejo havas trinavan laŭlongan domon,[5] plurlateran ĥorejon, ĥorĉirkaŭirejon kaj absidokapelaro en la oriento. Laŭlonga domo kaj larĝa transversa domo estas laŭ tipa stilo de italaj preĝejoj de almozantaj ordenoj. Ĉirkaŭirebla ĥorejo, absidokapelaro (simile la San Francesco en Bolonjo) kaj la intera navero enigita en la transversan domon estas francostilaj.[2]

La fasado 37 metrojn alta kaj 28 metrojn larĝa[3] estas la plej malnova parto de la preĝejo. Ĝi konsistas el ruĝaj brikoj kun romanika-lombarda rondarka friso kiel gablo-finaĵo. Kvin tegaj arkaĵoj kun murbordaj ornamaĵoj de la malsupra fasado kun gotikaj pintarkoj portas la romanikan galerion kun malferma balustrado je duona alteco de la fasado. Ties arkaĵoj baziĝas sur kapiteloj de malfruromanika kaj bizanca stilo.[6] Supre gotika fenestrorozo inter du fenestroparoj ornamas la gablon, kiun kronas sonoriltureto.[7] Tiel nur la fasado unuigas veneciajn-bizancajn, lombardajn romanikajn kaj gotikajn elementojn. La bronzopordojn produktis en 1895 Camillo Boito.[3] Super la ĉefenirejo troviĝas duoncirkloforma bildo prezentanta Antonion kaj Bernardinon de Sieno kun la monogramo de Kristo. Estas kopio laŭ verko, kiun en 1452 faris Andrea Mantegna, kaj kies originalo troviĝas en la Museo antoniano di arte sacra.[6] La statuo de Antonio supre de ĝi estas ankaŭ kopioj de originalo de Rinaldin de Puydarrieux el la 14-a jarcento, troviĝanta ankaŭ en la Museo antoniano di arte sacra.[3]

Ok kupoloj similaj al la kvin-kupola sistemo de la katedralo Sankta Marko en proksima Venecio,[8] du graciaj, seslateraj sonorilturoj altaj 68 metrojn[9] kaj du minaretecaj turetoj estas tipaj distingiloj de bizanca arĥitekturo.[2] La anĝelo sur la konusforma kupolo super la navokruciĝo tronas je alteco da 72 metroj. Du pliaj fenestrorozoj ĉe la flankoj de la altaltaro lumigas la preĝejan internon.[3]

Vidaĵoj redakti

Literaturo redakti

  • Reclams Kunstführer. Oberitalien Ost. Priverkita de Erich Egg, Erich Hubala k.a. Stutgarto 1965. pj. 309-319.
  • Klaus Zimmermanns: Venetien - Die Städte und Villen der Terraferma. DuMont, Kolonjo 2009, ISBN 978-3-7701-4356-6, paĝoj 196-199. (Konektite)

Referencoj redakti

  1. gcatholic.org
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Zimmermanns: Venetien - Die Städte und Villen der Terraferma, 2009, p. 190
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Delegazione Pontificia per la Basilica di S. Antonio in Padova
  4. Die Basilika des hl. Antonius, Edizioni Messagiero Padova, p. 3
  5. Reclams Kunstführer, Oberitalien Ost. 1965. p. 309.
  6. 6,0 6,1 Reclams Kunstführer, Oberitalien Ost. 1965. p. 311.
  7. Padua drinnen und draussen. Storti, Venezia, 2010, S. 75
  8. Reclams Kunstführer, Oberitalien Ost. 1965. p. 310.
  9. Die Basilika des hl. Antonius, Edizioni Messagiero Padova, pj. 3, 25

Eksteraj ligiloj redakti