Baziliko San Isidoro en Leono

(Alidirektita el Baziliko de Sankta Isidoro)

La baziliko San Isidoro (hispane: Real Basilica De San Isidoro) estas preĝejo en Leono (Hispanio). Ĝi estis konstruita de la 10-a ĝis la 12-a jarcento kaj famiĝas kiel majstroverko de romanika konstruarto.

La baziliko San Isidoro en Leono, Hispanio

La nacia sanktejo estas ekde 1063 tombejo de la sanktulo Isidoro de Sevilo, kiu estis ĉefepiskopo de Sevilo kaj unu el la ĉefaj okcidentgotaj ekleziuloj de la 7-a jarcento.

La Kortesoj de Leono de 1188 estis parlamenta kunsido okazinta dum la printempo de tiu jaro, komence de la regado de Alfonso la 9-a de Leono, en la klostro de la Baziliko San Isidoro, kio estas konsiderata la plej antikva montro de la parlamenta sistemo en Eŭropo.​

Pro la unikaj plafonpentraĵoj la reĝa tomboĉambro, la panteón real, estas ankaŭ nomita siksta kapelo de la romaniko. La pentraĵoj montras la ĉiutagan mondon de la 12-a jarcento. En la preĝeja muzeo troviĝas altvaloraj aĵoj el la trezorejo, kiel ekzemple la relikvujo de sankta Isidoro kaj agata kaliko de Dona Urruca el la 11-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti