Baziliko de Sankta Laŭrenco de Milano

45° 27′ 30″ N 09° 10′ 55″ O / 45.45833 °N, 9.18194 °O / 45.45833; 9.18194 (mapo)Koordinatoj: 45° 27′ 30″ N 09° 10′ 55″ O / 45.45833 °N, 9.18194 °O / 45.45833; 9.18194 (mapo)

La Baziliko de Sankta Laŭrenco aŭ en itala Basilica de San Lorenzo Maggiore estas grava loko de katolika adorado situanta en Milano, Italio, ene de la ringo de kanaloj, origine konstruita en romia epoko nome en la 4a jarcento (Prakristana Arto) kaj sekve rekonstruita kelkajn fojojn dum la jarcentoj. Situanta ĉe la mezepoka pordo Ticino, ĝi estis unu el plej antikvaj preĝejoj de Milano. Ĝi estas ĉe la urba parko nomita Bazilika Parko, kiu inkludas kaj la Bazilikon de Sankta Laŭrenco kaj la Bazilikon de Sankta Eŭstorgio, same kiel la romiajn Kolonojn de Sankta Laŭrenco.