Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)

La baziliko de la Sankta Koro (franclingve Basilique du Sacré-Cœur) estas romkatolika baziliko kaj populara monumento de Parizo dediĉita al la Sankta Koro. Ĝi troviĝas en la 18-a arondismento, sur la supro de la monteto Montmartre, tio estas sur la plej alta loko de la franca ĉefurbo.

Baziliko de la Sankta Koro

La baziliko Sacré-Cœur, vidita el la bazo de la monteto Montmartre

kristana preĝejomalgranda bazilikovidindaĵo • religia organizaĵo
Map
Baziliko de la Sankta Koro
Bazaj informoj
Loko Parizo
Geografia situo 48° 53′ 10″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)48.8862.343Koordinatoj: 48° 53′ 10″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)
Religia aliĝo Romkatolikismo
Ŝtato Francio Francio
Distrikto Montmartre
Religia statuso Baziliko
TTT paĝaro Basilica of the Sacré Cœur
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Paul Abadie
Arkitektura stilo Romana-Bizanca
Jaro de kompletigo 1914
Karakterizaĵoj
Materialoj Travertino
Basilique du Sacré-Cœur
Bazaj datoj
Konstrustilo novbizanca arkitekturo • Novromaniko vd
Arkitekto Paul Abadie vd
Estiĝo 1875
Lando Francio vd
Situo Clignancourt
Situanta sur rue du Chevalier-de-La-Barre
Poŝtkodo 75018
Situo
Geografia situo 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)48.886652.34295Koordinatoj: 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)
Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)
Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)
DEC
Baziliko de la Sankta Koro
Baziliko de la Sankta Koro
Situo de Baziliko de la Sankta Koro
Map
Baziliko de la Sankta Koro
Retejo https://www.sacre-coeur-montmartre.com
vdr

Historio redakti

La ideo konstrui preĝejon dediĉitan al la Sankta Koro aperis en Francio post la Franca-Prusa Milito de 1870. La arkitekto Paul Abadie desegnis la bazilikon post konkurso kontraŭ 77 aliaj arkitektistoj. Sed li mortis iomete post la eko de la konstruo, kaj tiu ĉi estis do daŭrigita de aliaj artistoj. La konstruado ekis en 1875 kaj finis nur en 1914 : la konsekrada ceremonio estis prokrastita ĝis la fino de la Unua mondmilito.

Stilo redakti

La ĝenerala stilo estas klare romia-bizanca, precipe pro la tipa kupolo. Sed multaj elementoj de la baziliko estas fakte influitaj de francaj naciistaj temoj : la portiko ekzemple entenas ĉevalajn statuojn de Johana de ArkoLudoviko la 9-a, ambaŭ en bronzo. La baziliko plie entenas ĝardenon, cele al meditado, kun fontano. La supro de la kupolo estas alirebla por la turistoj : tie ili povas ĝui spektindan vidaĵon de Parizo, direkte al sudo. La monumento estas malfermita ĉiutage de 6:30 a.m. ĝis 10:30 p.m.[1]

Notoj redakti

  1. Sacré-Cœur. Arkivita el la originalo je 2023-02-17. Alirita 2023-17-2.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti