Malfermi la ĉefan menuon

Beĵina herbejo (Бежин луг, Beĵin lug) estas filmo de 1937 en Sovetunio kiu iĝis fama ĉar estis subpremita kaj ŝajne detruita antaŭ ties kompletigo. Reĝisorita de Sergej Eisenstein, ĝi rakontis la historion de juna farmisto kies patro klopodas perfidi la registaron pro politikaj tialoj pere de sabotado de la jara rikolto kaj la klopodojn de la filo por malhelpi sian patron por protekti la sovetan ŝtaton, rezulte en la murdo de la knabo kaj en socia ribelo.[1][2][3] La filmo ŝuldas sian titolon el historio de Ivan Turgenev, sed ĝi estas bazita sur la vivo de Pavel Morozov, juna rusa knabo kiu iĝis politika martiro post sia morto en 1932, post li estis denoncinta sian patron al la sovetaj aŭtoritatoj kaj sekve mortigita fare de sia familio. Pavel Morozov estis senmortigita en lernejaj programoj, poezio, muziko kaj en filmoj.[4]

Beĵina herbejo
Originala titolo Бежин луг
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 1937
Ĝenro filma dramo, propaganda filmo
Kameraado Eduard Tisse
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Scenaro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn · Aleksandr Rzheshevsky
Muziko Gavriil Popov
Ĉefrolantoj Erast Garin · Boris Zakhava
Produkto Mosfilm
IMDb
Information icon.svg
vdr
Pavel Morozov, reala inspirinto de la filmo Beĵina herbejo.

NotojRedakti

  1. "Rebuke and Reorganization", 'Time Magazine', 1937-03-27. Kontrolita 2008-01-08.
  2. Shumyatsky, Boris. (1994-12-13) The Film Factory: Russian and Soviet Cinema in Documents, 1896-1939. New York: Routledge, p. 378–381. ISBN 978-0-415-05298-6.
  3. (Winter 2002) “A Plea for Leninist Intolerance”, Critical Inquiry 28 (2), p. 542–566. doi:10.1086/449051. 
  4. Orlando Figes, The Whisperers: Private Life in Stalin's Russia, 2007, ISBN 978-0-8050-7461-1, pages 122–126.

BibliografioRedakti

  • Beyond the Stars: The Memoirs of Sergei Eisenstein, de Sergeı̆ Eı̆zenshteı̆n kaj Richard Taylor. British Film Institute, 1996, ISBN 978-0-85170-460-9
  • Eisenstein and Stalin: When art and politics clash (EIS), 1999 televida dokumenta filmo