Beŝar aŭ en franca Béchar (arabe بشار) estas la ĉefurbo de la Provinco Beŝar, Alĝerio. Ĝi estas ankaŭ komunumo (municipo), kunetenda kun la Distrikto Beŝar, de la Provinco Beŝar. En 2008 la urbo havis 165,627 loĝantojn,[1] el 134,954 en 1998,[2] kun jara kresko de 2.1%.[1] La komunumo kovras areon de 5050 km².[3]

Beŝar
komunumo de Alĝerio • urbo
Administrado
Poŝtkodo 08000
Demografio
Loĝantaro 165 627  (2008) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 38′ N, 2° 12′ U (mapo)31.633333333333-2.2Koordinatoj: 31° 38′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 5050 km² ( 505 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beŝar (Alĝerio)
Beŝar (Alĝerio)
DEC
Beŝar
Beŝar
Situo de Beŝar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Béchar [+]
vdr
Bordo de Ued Beŝar en Januaro 1913.

Antaŭ la trovo de karbo tie en 1907, Beŝar estis malgrande loĝata urbo kiel multaj aliaj en la regiono. Ĝi eniris en la aktiveco de la karbominoj ĝis la produktado de nafto kaptis la merkaton.[4]

Produktado de ledo kaj de juvelarto estas elstaraj produktoj de Beŝar. Oni produktas ankaŭ daktilojn, legomojn, figojn, cerealojn kaj migdalojn ĉe Beŝar. Estas ankaŭ rezervejoj de minkarbo ĉe Beŝar, sed tio ne estas ankoraŭ espluatita je sia plej granda eblo ĉar la transportokostoj estas tro altaj relative al tiu de nafto aŭ de gaskampoj de orienta Alĝerio.[5] Tiu urbo estis iam loko de bazo de la Franca Fremdula Legio.

La Kenadsa longonda transmitilo, kies mastoj estas la plej altaj strukturoj en Alĝerio nome de 357 m, troviĝas ĉe Beŝar.[6]

Loko redakti

Beŝar situas en la nordokcidenta regiono de Alĝerio ĉirkaŭ 58 km sude de la limo kun Maroko.

Servoj redakti

La urbo estas hejmo de la Universitato de Beŝar.

Beŝar havas kinejon kun 850 sidlokoj, same kiel muzeon.[7]

Beŝar havas 27 funkciantajn moskeojn, kaj aaliajn 19 konstruatajn.[8]

Evoluo de la loĝantaro redakti

Jaro Loĝantaro[1][9]
1936 5,100
1954 43,300
1966 46,500
1977 56,600 (urbo)
72,800 (municipo)
1987 107,300
1998 134,500
2008 165,627

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Population: Béchar Wilaya (france). Office National des Statistiques Algérie. Arkivita el la originalo je 16a de Majo 2013. Alirita 14a de Februaro 2013.
  2. Algeria Communes. Statoids. Alirita 9-a de marto 2013.
  3. Population, Area and Density per Commune (france). Official Website of the Wilaya of Bechar. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2014. Alirita 16a de Marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2016-12-31.
  4. Historical (france). Official Website of the Wilaya of Béchar. Alirita 9a de Marto 2013.
  5. Bechar (Algeria). Encyclopedia Britannica. Alirita 10a de Marto 2013.
  6. Kenadsa Long Wave Transmission Masts. Structurae. Alirita 16a de Marto 2013.
  7. Cinemas and Museums (france). Official Website of the Wilaya of Bechar. Alirita 9a de Marto 2013.
  8. Mosques and Koranic Rooms (france). Oficiala retejo de la vilaja de Bechar. Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 9a de Marto 2013.
  9. populstat.info [1] 3a de Marto, 2016

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti