Bešeňová (hungare Besenyőfalu) estas vilaĝo kaj banloko en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Ružomberok.

Bešeňová
hungare: Besenyőfalu
municipo
Terma banejo en Bešeňová
Oficiala nomo: Bešeňová
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Akvorezervujo Akvorezervujo Bešeňová
Rivero Váh
Situo Bešeňová
 - alteco 509 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 01″ N 19° 26′ 05″ O / 49.10028 °N, 19.43472 °O / 49.10028; 19.43472 (mapo)
Areo 4,296 km² (429,6 ha)
Loĝantaro 514 (31.12.2009)
Denseco 119,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 83
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj RK
NUTS 510301
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Bešeňová
Retpaĝo: www.besenova.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ flankovojoj (aŭtoŝoseo preteriras), laŭ fervojo, laŭ dekstra bordo de Váh ĉe akvorezervujo. Ružomberok troviĝas 12 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. Peĉenegaj limgardistoj fondis la vilaĝon en la 12-a jarcento. En 1549 jam en libro oni mencias la kuracfontojn. En 1828 en 35 domoj vivis tie 300 homoj. En la 19-a jarcento brandofarejo funkciis en la vilaĝo, sed oni profitis ankaŭ la kuracfontojn. En 1910 loĝis tie 295 homoj (287 slovakoj, 8 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Besenyőfalu apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al la distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Bešeňová 391 homoj (386 slovakoj, unusola hungaro).

Vidindaĵoj redakti