Beas de Granada estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Estas en la orienta parto de Vega de Granada. Limas kun la municipoj Huétor Santillán, Quéntar, Dúdar kaj Granado.

Beas de Granada
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 18184
Demografio
Loĝantaro 992  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 13′ N, 3° 29′ U (mapo)37.218611111111-3.4811111111111Koordinatoj: 37° 13′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 1 072 m [+]
Areo 23,2 km² (2 320 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beas de Granada (Provinco Granado)
Beas de Granada (Provinco Granado)
DEC
Situo de Beas de Granada
Beas de Granada (Hispanio)
Beas de Granada (Hispanio)
DEC
Situo de Beas de Granada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beas de Granada [+]
vdr
Situo de Beas de Granada en la provinco.

La municipa teritorio havas etendon de 23,20 km². La urba kerno estas je 37º 13' de Latitudo Norda kaj 3º 28' de Longitudo Okcidenta, sur 1072 metroj de altitudo super la marnivelo.

La plej alta altaĵo de la municipo estas la monteto Buenavista (1667 metroj), kiu kun aliaj apudaj kiel la Monteto Oscuro, La Canasta, Los Enebrales, Calabozo, Cerro de la Cruz, Retamar, Pararrayos kaj Cuerda de los Pelados formas la Sierra de Beas.

Tiuj montoj formas parton de la Natura Parko Sierra de Huétor, sed okazis detruega arbarincendio en aŭgusto 1993 kiu tuŝis 10 000 hektarojn de variaj municipoj de la komarko. En la municipa teritorio de Beas de Granada elfluas la rivero Beas (alfluanto de Darro) kaj parto de la rivero Aguas Blancas (alfluanto de Rivero Genil).