Beas de Guadix estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Granada, sude de Hispanio. Ĝi estas situa sur la centra parto de la komarko de Guadix. Limas kun la municipoj Marchal, Guadix, Lugros, Polícar kaj Cortes y Graena. Aliaj proksimaj lokoj estas Los Baños, Purullena kaj La Peza. En 2016 estis 354 loĝantoj.

Beas de Guadix
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 18516
Demografio
Loĝantaro 315  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 17′ N, 3° 12′ U (mapo)37.2796704-3.205717Koordinatoj: 37° 17′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 16,24 km² (1 624 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beas de Guadix (Provinco Granado)
Beas de Guadix (Provinco Granado)
DEC
Beas de Guadix
Beas de Guadix
Situo de Beas de Guadix
Beas de Guadix (Hispanio)
Beas de Guadix (Hispanio)
DEC
Beas de Guadix
Beas de Guadix
Situo de Beas de Guadix

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beas de Guadix [+]
vdr
Situo de Beas de Guadix en la provinco.

En la valo de la rivero Alhama, en la unuaj deklivaroj de Sierra Nevada, kuŝas Beas de Guadix, sur trapasejo de la antikva Romia vojo kiu kunigis Guadix kun Granado tra La Peza. Tiu malgranda vilaĝo troviĝas ĉirkaŭata de etendaj arbaroj de pinoj kaj enhavas nombrajn rigardejojn, inter kiuj elstaras la konata kiel la 'Mondofino', kun vidatingo al Sierra Nevada kaj la badlandoj. Estas ankaŭ arkeologiaj kuŝejoj de diversaj epokoj kun multnombraj loĝejoj en kavoj kiuj estis loĝataj ekde antikveco, kaj ankoraŭ en la aktualo. Elstaras ankaŭ antikvaj akvomuelejoj kaj la malnova mezepoka presilo de vino.

Beas de Guadix.