Malfermi la ĉefan menuon

Beata Maria SZYDŁO [ŝidŭo] (naskiĝis la 15-an de aprilo 1963 en Osviecimo) estas pola politikistino, ekde la 16-a de novembro 2015 ĉefministro de Pollando. Ŝi estas vicprezidantino de la Rajto kaj Justeco. Ŝi estas tria virina ĉefministro de Pollando. Homo de la Jaro 2017 en Ekonomia Forumo de Krynica.

Beata Maria Szydło
Beata Szydło

En funkcio:
la 16-a de novembro 2015 – 11-a de decembro 2017
Antaŭulo Ewa Kopacz

Naskiĝo la 15-an de aprilo 1963
en Osviecimo, Pollando
Politika partio Rajto kaj Justeco (ekde 2005)
Edz(in)o Edward Szydło
Okupo etnografino
v  d  r
Information icon.svg
Dosiero:Beata Szydło (2016 croped).jpg
Beata Szydło, ĉefministro de Pollando
Beata Szydło, la 19an de januaro 2016 en Eŭropa Parlamento en Strasburgo
Beata Szydło kun la ĉefministro de Italio Matteo Renzi kaj ĉefministro de Estonio Taavi Rõivas dum la Bratislava Politika Renkontiĝo 2016

BiografioRedakti

Beata Szydło naskiĝis en Oświęcim kaj kreskis proksime Brzeszcze en Przecieszyn. Ŝia patro estis ministo. Ŝi finis Jagelonan Universitato en Krakovo en 1989 kiel etnografino. Ŝi finis postdiplomajn studojn en la krakova Ekonomika Akademio[1]. Ekde 1987 ĝis 1995 laboris kiel asistantino en la Historia Muzeo de Krakovo, tiam en Kultura Centro en Libiąż. En 1997-1998 ŝi estis la direktorino de Kultura Centro en Brzeszcze.

Politika karieroRedakti

Ŝi estis urbestrino de Brzeszcze en 1998- 2005. En la 25- an de septembro 2005 ŝi estis elektita al la Sejmo en distrikto de Chrzanów, kiel kandidatino de la Rajto kaj Justeco. 24-an de julio 2010 estis vicprezidantino de la politika partio. Ŝi estis parlamentanino de 5-a, 6-a, 7-a de Sejmoficperiodo. Ekde 2011 ŝi estas vicprezidantino de la Komisiono pri la Publikaj Financoj. Ŝi gvidis du sukcesajn kampanjojn en la prezidentaj kaj parlamentaj balotadoj de 2015. De la 25-a de oktobro 2015 ŝi estas ankaŭ parlamentanino de 8-a oficperiodo de Pola Sejmo.

En 20-an de junio 2015 kongreso de Rajto kaj Justeco nomumis Beata Szydło kiel kandidato por ĉefministro en la Balotado 2015. En 13-an de novembro 2015 Prezidento de Pollando Andrzej Duda konfidis al Beata Szydło la funkcion de la Ĉefministro de Pollando[2]. En 16-an de novembro 2015 ŝi estis la establita ĉefministro kaj ĵurigita.

Registaro de Beata SzydłoRedakti

Privata vivoRedakti

Beata Szydło estas edzino de Edward Szydło. Ili havas du filojn: Tymoteusz kaj Błażej.

ReferencojRedakti

  1. Nova pola registaro - aktualaĵoj de la Pola Retradio el elsendo 10.11.2015 / http://pola-retradio.org/novajoj-2/
  2. Politika situacio en Pollando - aktualaĵoj de la Pola Retradio el elsendo 13.11.2015 | http://pola-retradio.org/novajoj-2/

Eksteraj ligilojRedakti