Beatrice CENCI, naskita la 6-an de februaro 1577 en Romo, mortinta samloke la 11-an de septembro 1599, estis ano de roma patricia familio. Ŝi estis ekzekutita pro konspiro pri murdo de ŝia patro Francesco Cenci. Ŝia konfeso estis atingita per torturado.

Beatrice Cenci
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1577 (1577-02-06)
en Romo
Morto 11-an de septembro 1599 (1599-09-11) (22-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo senkapigo
Tombo San Pietro in Montorio
Lingvoj itala
Loĝloko Romo
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Familio
Patro Francesco Cenci
Okupo
Okupo aristokrato
vdr
Beatrice Cenci (bildo iam atribuita al Guido Reni)

Ŝia vivo iĝis literatura temo interalie por jenaj aŭtoroj: Antonin Artaud, Astolphe de Custine, Charles Dickens, Alberto Moravia, Alfred Nobel, Percy Bysshe Shelley, Juliusz Słowacki kaj Stendhal.