Beatriz Galindo, nomata «la Latina» (n. en Salamanko, ĉ. 1465 – m. en Madrido, la 23-a de novembro 1534), estis hispana verkisto kaj humanisto, instruistino de la reĝino Izabela kaj ŝiaj gefiloj. Galindo estis unu el la plej kleraj virinoj de tiu epoko. Kelkaj historiistoj datigas ŝian naskiĝjaron en 1464 aŭ 1474.

Beatriz Galindo
Persona informo
Beatriz Galindo
Naskonomo Beatriz Galindo
Naskiĝo
en Salamanko, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Reĝlando de Kastilio
Morto 23-an de novembro 1535 (1535-11-23)
en Madrido,  Reĝlando de Kastilio
Tombo Q16552545 vd
Lingvoj meza hispana lingvo • renesanca latinogreka vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Gefratoj Gaspar de Gricio vd
Edz(in)o Francisco Ramírez de Madrid vd
Profesio
Alia nomo la Latina vd
Okupo verkistokuracisto • renesanca humanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento al Beatriz Galindo, en Madrido.
Subskribo de Beatriz Galindo, Granado 19-3-1501

Beatriz Galindo naskiĝis en familio de hidalgoj el zamora deveno, antaŭe riĉa, poste iom malriĉiĝis. El inter ŝiaj fratinoj, ŝi estis elektita por monaĥiniĝi, pro kio la gepatroj decidis ke ŝi ĉeestu klasojn pri Gramatiko en unu el la institucioj dependantaj de la Universitato de Salamanko. Ŝi estis tre lerta kaj kapabla en la latina lingvo, ne nur en tradukado aŭ legado de klasikaj tekstoj, sed ankaŭ, nur 15jara, sufiĉe flue parolis la lingvon. Ŝia famo disvastiĝis tra Salamanko kaj poste tra la Reĝlando de Kastilio kaj estis ekkonata kiel «La Latina». Ŝi estis speciale allogata de Aristotelo. En 1486, kiam ŝi prepariĝis por eniri en la monaĥinejon, estis vokata de la reĝino Izabela la Katolika al la Kortego. Ŝia vivo en la Kortego ne nur limiĝis al la instruado, sed ankaŭ kiel rakontas Lucio Marineo Sículo, la reĝino alte estimis ŝiajn konsilojn.

Beatriz edziniĝis en decembro 1491 al la kapitano artileriano kaj konsilanto de la Katolikaj Gereĝoj, Francisco Ramírez de Madrid, geedziĝo al kiu la Katolikaj Gereĝoj donacis 500.000 maravediojn, ŝi havis du filojn, Fernán kaj Nuflo. Vidviniĝis en 1501, retiriĝante sin de la kortego kaj loĝante en ŝia rezidejo en Madrido, tie kie hodiaŭ troviĝas la Palaco de Viana.

Oni ŝuldas al ŝi la fondiĝon de la hospitalo de la Sankta Kruco (1506) kaj la Monaĥejo de la Ĥeronima Koncipiĝo en Madrido (al kiu ŝi lasis sian bibliotekon) kaj oni atribuas al ŝi latinlingvajn poemojn kaj kelkajn Komentariojn pri verkaĵoj de Aristotelo. Ŝi verkis poemojn en la latina kaj studis teologion kaj medicinon.

La Kvartalo La Latina de Madrido prenas sian nomon de la kromnomo de Beatriz Galindo, ĉar tiu estas la madrida kvartalo kie ŝi vivis. Ankaŭ ekzistas statuoj je ŝia omaĝo en Salamanko, ŝia naskiĝurbo kaj en Madrido.

Vidu ankaŭ redakti