Beatriz Kimpa Vita

Beatriz Kimpa Vita (1684–1706) estis konga profeto kaj ĉefo de sia propra kristana movado, antonianismo. Tiu movado instruis ke Jesuo kaj aliaj fruaj kristanaj gravuloj estis el la Konga Imperio. Ŝia instruo kreskis el la tradicioj de la Romkatolika Eklezio en Kongo kaj kaŭzis konflikton kun romkatolikaj pastroj pri iliaj religiaj malsamoj. Ŝi ekzekutiĝis kiel herezulo en 1706, fare de konga soldataro laŭ volo de konga reĝo Pedro la 4-a.

Beatriz Kimpa Vita
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1684 (1684-01-01)
Morto 2-an de julio 1706 (1706-07-02) (22-jaraĝa)
Mortokialo morto sur brulŝtiparo
Ŝtataneco Reĝlando Kongo
Okupo
Okupo politikistoprofeto • religiestro • spiritual leader
vdr
Statueto reprezentante Sanktan Antonion de Padua, en eburo, 18-a jarcento, kolekto de Donald kaj Adele Hall, fotita dum la ekspozicio "De Jordano ĝis Kongo, arto kaj kristianismo en Centra Afriko" ĉe la musée du quai Branly (2016-2017).
Statueto reprezentante Sanktan Antonion de Padua, en eburo, 18-a jarcento, kolekto de Donald kaj Adele Hall, fotita dum la ekspozicio "De Jordano ĝis Kongo, arto kaj kristianismo en Centra Afriko" ĉe la musée du quai Branly (2016-2017).

Ŝi naskiĝis en loko en la nuna Angolo kaj estis etne konga.

Ŝi estas unu el la maloftaj personecoj el tiu regiono tiueoije pri kiu ekzistas skribitaj fontoj[1].

Bibliografio redakti

(franca) Lilian Thuram, Les étoiles noires - De Lucy à Barack Obama (la nigraj steloj-de lucy al obama)

Referencoj redakti

  1. (angla) John Thornton, The Kongolese Saint Anthony: Dona Beatriz Kimpa Vita and the Antonian Movement, 1684-1706, Cambridge University Press, 1998, p. 2.