Becsvölgye [beĉvoldje] estas unuigita malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg. Völgy kaŝiĝanta en la vilaĝonomo signifas: valo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Becsvölgye situas sur malebenaĵo, laŭ laŭ flankovojoj, sudokcidente de Zalaegerszeg. Nova troviĝas 10, Zalaegerszeg 19, Lenti 23 km-ojn. La vilaĝo konsistas el 7 farmoj, simile al ĉirkaŭaĵo de Őriszentpéter.

Historio redakti

Becsvölgye estis unuafoje menciita en 1387 laŭ tiama ortografio "Beechwlgh". Poste la loko disiĝis al 7 apartaj farmoj, kiuj prosperis eĉ dum la turka erao. Ili unuiĝis en 1943 per kunfandiĝo de 7 setlejoj: Kislengyel, Vargaszeg, Pajzszeg, Barabásszeg, Salomfa, Vörösszeg és Kereseszeg. La lokaj loĝantoj uzas plu la malnovajn nomojn, kvankam oficiale aperas nur Becsvölgye. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

situo sur mapo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine