Bedlingtona terhundo

La Bedlingtona terhundo estas raso de terhundo devenanta de Anglio. Ĝi originis de Bedlingtonshire, la mindistrikto de Northumberland, en la 1800-aj jaroj. Antaŭe batalanta hundo kontraŭ melo, kuniklo, rato ktp. Bedlingtonaj terhundoj, kiuj estis utiligitaj kiel ĉasistoj, komencis esti utiligitaj kiel domhundoj dum tempo. Bedlingtona terhundo, ŝafidema hundraso, havas kurban dorson, kvastojn sur la supro, kaj buklan, dikan sed molan felon. La felo estas blugriza, ruĝecbruna aŭ de pala terkoloro. Ĝi kutime havas kremkolorajn makulojn. Alteco ĉe la postkolo estas 38–43 cm, pezo 8–10 kg. Ĝia vivdaŭro estas ĉirkaŭ 10 jaroj. Kun sia amika, karesa kaj energia naturo, ĝi alportas feliĉon al sia medio kaj ĉiam montras sian lojalecon al sia posedanto. La Bedlingtona terhund-raso amas altiri atenton de sia posedanto kaj ĝia medio. Ĉar ĝi estas obsedita kun vilaj bestoj, ĝi povas ludi ludojn persekutante tiajn bestojn[1].

Bedlingtona terhundo
Bedlingtona terhundo
Bedlingtona terhundo
FCI-norma n-ro 9
  • Grupo 3: Terhundoj ("terieroj")
  • Sekcio 1: Longkruraj terieroj
Postkola alto:

virhundo: 38-43 cm
hundino: 38-43 cm

Pezo:

virhundo: 8-10 kg
hundino: 8-10 kg

Listo de hundorasoj
vdr

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti