Bedmar y Garcíez

(Alidirektita el Bedmar)

Bedmar y Garcíez (B. kaj G.) estas du vilaĝoj kaj unu municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. Ĝis 1975, kaj Bedmar kaj Garcíez estis sendependaj municipoj.

Bedmar y Garcíez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23537 • 23539
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 605  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 50′ N, 3° 25′ U (mapo)37.83227845-3.42352535431Koordinatoj: 37° 50′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 643 m [+]
Areo 119 km² (11 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bedmar y Garcíez (Provinco Ĥaeno)
Bedmar y Garcíez (Provinco Ĥaeno)
DEC
Bedmar y Garcíez
Bedmar y Garcíez
Situo de Bedmar y Garcíez
Bedmar y Garcíez (Hispanio)
Bedmar y Garcíez (Hispanio)
DEC
Bedmar y Garcíez
Bedmar y Garcíez
Situo de Bedmar y Garcíez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bedmar y Garcíez [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Bedmar y Garcíez en la nordo blue.
Bedmar y Garcíez en la provinco.
Bedmar.
Garcíez.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 119 km2 kie loĝas 2 642 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 23,17 loĝ./km2.

Bedmar y Garcíez situas sur la nordo de la komarko Sierra Mágina en la centro de la provinco, lime kun Jimena, Albanchez de Mágina, Huelma, Bélmez de la Moraleda, Jódar kaj Baeza. Estas sur 643 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj de la provinco Ĥaeno.

Geografio redakti

Ĝi estas en la maldekstra bordo de la rivero Gvadalkiviro kun mediteranea klimato de tipo kontinenta kun mildaj temperaturoj.

Estas fortaj geologiaj kaj pejzaĝaj kontrastoj: en la suda duono estas la plej altaj altaĵoj, en pinto Mágina, de 2167 metroj, kaj elstaras ankaŭ la pintoj Carboneras (1511 m), Carluco (1441 m), kaj Cueva del Aire (1309 m). En la norda sektoro estas la rivero Gvadalkiviro, lun averaĝa alto de 300 m. Samtempe estas karsta pejzaĝo en Serrezuela kaj en la Sierra de Cuadros.

La rivero Cuadros aŭ Bedmar, en la loko Cuadros je 4 km de la vilaĝo, estas tipa alta rivero kun ĉerivera arbaro de oleandro, nome unu de la plej grandaj oleandraroj de Eŭropo kaj nun oni intencas deklari ĝin natura heredo. El la Turo de Cuadros la valo malfermiĝas kaj irigacias la fruktoĝardenojn de la bordoj, kaj poste alvenas al Garcíez y Jimena kaj elfluas en la Gvadalkiviron.

La orografio de la zono estas taŭga por la realigo de turismo de montaro. Viziteblas la Natura Parko de Sierra Mágina, de granda ekologia kaj pejzaĝa valoro, kun klimato kiu favoras la diversecon de flaŭro kaj faŭno kun kelkaj endemiaj specioj kiel iberia bufo (Alytes dickhillenii). Oni povas viziti la naturan lokon de la rivero Cuadros, kaj la Sendero de los Adelfares (Pado de la Oleandraro) kie estas la Sanktejo de la Virgulino de Cuadros, la Turon, la muelejon, la kavojn kaj la ekfluejon de la rojo Sistillo. Ekonomie elstaras la agrikulturo bazita sur la kultivo de olivarboj kaj asparagoj, kiu rezultis en la disvolvigo de la industrio oleprodukta kaj la konservoj. De tiuj teroj devenas unu de la plej bonkvalitaj olivoleoj de Hispanio.

Historio redakti

 
Turo de Cuadros sur la rokaro. La ermitejo de Cuadros malsupre.
 
Turo de Cuadros sur la montara etoso.

Jam en la prahistorio estis homa loĝado. Bedmar estis grava “romia remparburgo”, en kiu poste setliĝis visigotoj kaj islamanoj.

La origino de Bedmar reeniras al la epoko de iberoj, kaj poste ĝi estos setlejo de romianoj kaj visigotoj. La okupado de la teritorio fare de araboj kiu entigos Bedmar, setle al Serrezuela. En 1411 la Ordeno de Santiago konstruis la Novan Kastelon laŭ novaj teknikoj defendaj kiun jam ne konkeros la trupoj nazariaj. La definitiva kastilia konkero realiĝis en 1431, post oftaj ŝanĝoj, keil konsekvenco de la strategia situacio en la nazaria landlimo.

Garcíez estis donita al Fernando la 3-a en 1224 je la kapitulaco de Baeza pro ties loko defendante la riveron Bedmar.

La Katolikaj Gereĝoj donis al Bedmar la titolon de "villa" (urbeto) en 1494. En 1510 estas dokumentata ke kelkaj bedmaranoj akompanis Don Pedro de Alvarado en lia ekspedicio al Ameriko.

Problemoj de sanmanko faris ke fine de la 16a jarcento oni translokigis Garcíez al la apudo de kastelo, nome al ties aktuala loko.

La 17a jarcento estis negativa por ambaŭ urbetoj, malriĉiĝis kaj malaltiĝis la loĝantaro pro la ĝenerala krizo. La lanta rekuperado okazis dum la 18a jarcento.

En la 19a jarcento okazis la etendon de la sindikatismo kaj de la klasbatalo, ĉar la plej parto de la loĝantaro de ambaŭ lokoj estis taglaboristoj. Tiu klaskonscio estis abrupte bremsita de la Hispana Enlanda Milito kaj la subpremado fare de la frankisma diktaturo.

Vidindaĵoj redakti

  • Castillo Viejo, Nova Kastelo, Fortikaĵo de Al-Manzar aŭ de li Rigardejo: konstruita de Uabis Ben al-Saliĝa fine de la 9a jarcento.
  • Castillo Nuevo, Malnova Kastelo, de komenco de la 15a jarcento, konstruita de la Ordeno de Santiago.
  • Turo de Cuadros: konstruita de araboj kun cilindra strukturo.
  • Palaco de la Markizo de Viana: starigita en 1548 de Día Sánchez de Quesada kun strukturoj kaj elementoj de gotika stilo. Posedas kvadratan korton kun duoncirklaj arkoj kaj elementoj renesancaj el marmoro.
  • Preĝejo de la Asunción: konstruita en la 16a jarcento. La tri navoj estas separataj per dorikaj kolonoj kaj duoncirklaj arkoj. Estas sonorilturo kun du korpoj, malsupra kvadrata, oklatera la supra.
  • Domo de la Tercia del Pan: de la 16a jarcento. Aktuale gastejo por rura turismo.
  • Preĝejo de San José: konstruita en la 18a jarcento.
  • Sanktejo de Cuadros: en la natura loko de Cuadros, datita de 1615.
  • Preĝejo de Garcíez.
  • Preĝejo de Santo Domingo: de la 18a jarcento.
  • Ermitejo de la Concepción: de fino de la 16a jarcento. Aktuale privata loĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti