Beemster

municipo en Nord-Holando, Nederlando
Monda heredaĵo de UNESKO

Beemster (52° 55′ N, 5° 0′ O (mapo)52.9166666666675) (okcidentfrise:Biemster) estas poldero kaj municipo de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2017 en la municipo vivis 9 386 loĝantoj sur areo de 72,08 km² (de kiu 2,80 km² akvo).

ISO
Municipo Beemster

Flago de la municipo Beemster

Blazono de municipo Beemster

Flago de la municipo Beemster Blazono de municipo Beemster
Situo de la municipo Beemster
poldero • nederlanda municipo
Provinco Purmerend
Urbestro Joyce van Beek
Ĉefloko Beemster
Areo
 - Tero
 - Akvo
72,08 km²
69,28 km²
2,80 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
9 386 loĝantoj (2017)
123 loĝ./km²
Geografia situo 52° 33′ N, 4° 56′ O (mapo)52.554.9277777777778Koordinatoj: 52° 33′ N, 4° 56′ O (mapo)
Beemster (Nederlando)
Beemster (Nederlando)
DEC
Beemster
Beemster

Map

Gravaj trafikaj arterioj A7, N243, N244
CBS-municipokodo 0370
Poŝtkodo 1460–1464
Oficiala retejo http://www.beemster.net/
vdr

Beemster estas konata kiel la plej malnova poldero de Nederlando kaj senakviĝis je la 19-a de majo 1612. Ekde 1999 la tuta poldero Beemster estas sur la listo Monda heredaĵo de UNESKO.

Beemster konservas la principojn de pejzaĝplanado de la kampoj, digoj kaj kompromisoj kiel dezajnite dum la Renesanco, inkluzive de la kanalreton situanta paralela al la vojaro. Pro ĉio ĉi, kaj ankaŭ la fortikaĵo Fort bij Spijkerboor, Unesko deklaris Beemster Monda heredaĵo.

Vilaĝoj kaj vilaĝetoj redakti

Vilaĝoj:

  • Middenbeemster (Middenbiemster)
  • Noordbeemster (Noôrdbiemster)
  • Westbeemster (Westbiemster)
  • Zuidoostbeemster (Sûdoôstbiemster)

Vilaĝetoj:

  • Halfweg (Hallefwei)
  • Klaterbuurt (Kletterbuur)

(la kursivaj nomoj inter krampoj estas la okcidentfrisaj nomoj)

Historio redakti

Ĉirkaŭ 4000 a.K. torfejo ekestis en la areo de Beemster[1]. Rivereto trakuris tra ĉi tiu areo, kiu estis nomita Bamestra. La lago Beemster nomiĝis laŭ la rivereto Bamestra. Ne estas klare ĉu homoj loĝis en la areo de torfejo ĉirkaŭ 4000 a.K., sed dum la konstruado de ŝoseo 7500-jara silikhakilo estis trovita en Beemster[1]. Tio indikas ke homoj loĝis aŭ translokiĝis ĉirkaŭ Beemster.

En la mezepoko homoj loĝis en Beemster, ĉar la areo estas menciita en skribita registro[1]. Dum la dua duono de la deka jarcento homoj ekkultivis la torfejon por agrikulturo. Tio estis necesa por produktado de manĝaĵo pro la kreskantaj nombroj de homoj. Cetere la tero apud la marbordo, kie homoj loĝis, estis netaŭga por la agrikulturo. Sed, la kultivado de torfgrundo havis kromefikon: oksigeno kadukiĝis en la torfgrundo kaj tio kaŭzis sinkadon. Temis pri malvirta cirklo de kultivado kaj landsinkado. La kombino de tio kaj altiĝinta marnivelo kaŭzis la aperon de la lago Beemster. La homoj kiuj loĝis en la areo devis trovi pli altajn loĝlokojn. Ili ankaŭ ne povis kultivi la grundon pro la sinkado. Ili unue ŝanĝis sian ekonomion al brutbredado kaj poste ankaŭ al fiŝado. Sed la altiĝinta akvo estis daŭra minaco ĉar la lago forportis ĉiam pli da tero. Homoj en la areo de la lago de Beemster nomis tial la akvon de lago: ‘akvolupon’, ĉar la akvo de lago manĝis la teron de homojn. La ‘akvolupo’ estis konstanta minaco ĝis la realpropriĝo de la tero en 1612. Parte pro tiu minaco, la Ŝtatoj de Hollando kaj Frislando aprobis la realpropriĝo[1].

En 1607 oni permesis al kelkaj urbestroj (de i.a. Amsterdamo) kaj al eminentaj komercistoj por sekigi la Beemster-on, tio okazis sub gvido de Jan Adriaanszoon Leeghwater. Por tio li uzis 43 akvopumpilojn kiuj estis propulsitaj de la vento (pseŭdomuelejoj). Beemster estas la plej malnova poldero de Nederlando kaj senakviĝis je la 19-a de majo 1612.

Ekde 1999 la tuta poldero Beemster estas sur la listo Monda heredaĵo de UNESKO.

En la Beemster situas ankaŭ la fortikaĵo Fort bij Spijkerboor, parto de la Stelling van Amsterdam, ankaŭ monda heredaĵo. Do kombino de du mondaj heredaĵoj sur unu loko.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (NL) Aten, D. (2012). Van water tot werelderfgoed: De droogmaking en wat vooraf ging [El akvo al monda heredaĵo: La realpropiĝo kaj kio antaŭis]. In K. Bossaers & C. Misset (Eds.) 400 jaar Beemster: 1612-2012 [400 jaroj da Beemster: 1612-2012] (pp. 10 - 33). Stichting uitgeverij Noord-Holland.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Historia mapo el 1658

.

Provinco Nord-Holando  
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj