Beinwil SO
- La mallongigo SO en Beinwil SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Beinwil.. |
Beinwil estas komunumo en la distrikto Thierstein en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 313 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Beinwil | |
---|---|
Blazono de Beinwil | |
Monaĥejo Beinwil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Thierstein |
Geografia situo | CH1903: 611246 / 245905 (mapo)47.3638888888897.5875Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611246 / 245905 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 313 |
Areo | 22,62 km² |
Alteco | 582 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4229 |
Komunumkodo | 2612 |
Mapo de Beinwil | |
Geografio
redaktiBeinwil situas en la supera valo de la rivero Lüssel en la Soloturna Ĵuraso. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis la kresto de la Ĵuraso, kie sur alteco 1204 m s.m. sur la kulmino de las monto Hohe Winde situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la du partoj Oberbeinwil kaj Unterbeinwil kaj la setlejo ĉirkaŭ la Monaĥejo Beinwil. Malgranda parto de la komunuma teritorio situas sude de la ĵurasa montoĉeno, kie la komunumo etendiĝas ĝis la kulmino de Schelten-Pasejo.
Trafiko
redaktiTra Beinwil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Zwingen tra Breitenbach kaj Passwang-Pasejo al Balsthal. Per poŝtaŭtolinio, kiu trafikas sur tiu vojo, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Beinwil datiĝas el la jaro 1147 kiel Benwilre. Proksimume en la jaro 1100 estis fondita la Monaĥejo Beinwil, kiu translokiĝis en la jaro 1648 al Mariastein. La malnova abata senjorujo Beinwil kongruas pli-malpli kun la teritorio de la hodiaŭa komunumo, ĝi estis senjorujo de la monhaĵejo. Post la translokiĝo de la monaĥejo al Mariastein la malnova monaĥejo fariĝis residenco de abata prefekto kaj la monhaxeja preĝejo fariĝis pastra preĝejo por Beinwil, kiu ĝis tiam apartenis al la paroĥo Erschwil. En la jaro 1774 la monaĥejo koncedis la rajtojn de la abata senjorujo al la urbo Soloturno. En la jaro 1818 la abata senjorujo estis jure transformita al la komunumo Beinwil. [1]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Beinwil
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Beinwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Preĝejo de iama monaĥejo
-
Monaĥa preĝejo de interne
-
Norda Tunelportalo sur la kulmino de Passwang-Pasejo
-
Oberbeinwil
-
Unterbeinwil
-
Setlejo ĉirkaŭ la monaĥejo