Beissat

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Beissat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 31 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

Beissat
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono La Courtine
INSEE kodo 23019 [+]
Poŝtkodo 23260
Kodo laŭ INSEE 23019
Politiko
Urbestro S-ro Gérard Rougier
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 31 (1 999)
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°46′26″N 2°16′37″O  /  45.77389°N, 2.27694°O / 45.77389; 2.27694 (Beissat) (mapo)Koordinatoj: 45°46′26″N 2°16′37″O  /  45.77389°N, 2.27694°O / 45.77389; 2.27694 (Beissat) (mapo)
Alto 690 m - 886 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 14,49 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Beissat en Francio
45° 46′ 26″ Nordo 2° 16′ 37″ Oriento / 45.7738888889 °N, 2.27694444444 °O / 45.7738888889; 2.27694444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beissat [+]
vdr

Geografio redakti

Beissat etendiĝas sur 14,49 km², kaj havis 31 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 2 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Beissat situas je alteco de 886 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Beissat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Gérard Rougier, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Beissat apartenas al la kantono de La Courtine, kies ĉefurbo estas La Courtine. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti