La Bekka petreloPetrelo de Beck, Pseudobulweria becki, estas malgranda, ĵus remalkovrita petrelo. Ĝi estas malhelbruna supre kaj ĉe la kapo kaj gorĝo. Ĝi estas malhela ĉe subflugiloj kun tre distinga blanka flugilstrio. La ventro kaj brusto estas blankaj. Ili flugas super malfermaj oceanoj per rektaj flugiloj kiuj estas iomete falditajn reen ĉe la pintoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bekka petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pseudobulweria
Pseudobulweria becki
(Murphy, 1928)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo ŝajne nestumas sur malgrandaj insuloj kun altaj montoj ĉe Melanezio. Ties specifa epiteto rememoras la usonan ornitologon Rollo Beck.

Tiu birdospecio estis konata nur el du specimenoj – ino oriente de Nova Irlando en 1928 kaj masklo nordoriente de Rendova, Salomonoj, en 1929. Dum preskaŭ 80 jaroj estis neniu registro de la birdospecio. En 2005, birdo eble de tiu specio estis fotita en la Korala Maro de Aŭstralio fare de la birdumada gvidisto Richard Baxter. Li notis, ke ĝi definitive ne estas la simila kaj multe pli komuna Tahitia petrelo ĉar ĝi estas multe pli malgranda. Li notis ankaŭ la palan ĝorĝon kaj pli mallongajn kaj pli larĝajn flugilojn. Tiu registro ne estis oficiale akceptita de la Komitato pri Raraj Birdoj de Aŭstralio, konsiderinte ke je la tempo de la informo, oni estis trovinta neniun vivantan specimenon de la specio, sed pro novaj pruvoj, tio povus eventuale ŝanĝi.

Ĵuse oni informis pri vidaĵoj de birdoj kiuj povus esti Bekkaj petreloj el la Bismarkoj kaj el la Salomonoj. Hadoram Ŝirihai, nome israela ornitologo, finfine sukcesis konfirmi la daŭran ekzistadon de la specio. En 2003, li faris kelkajn vidjaxojn, kaj reveninte al la areo en julio kaj aŭgusto 2007, li observis kaj fotis ĉirkaŭ 30 birdojn, inklude junulojn kaj plenkreskulojn. La vidaĵoj ĉefe oftis ĉe Kabo Sankta Georgo, Nova Irlando. Birdo ĵus mortinta estis kolektita kiel tria specimeno, finfine havigante definitivan pruvon de la mistera identeco de la petreloj. Februare 2010 vivanta Bekka petrelo, disorientita de la ŝipaj lumoj dumnokte flugis, surteriĝis sur ferdeko (de ŝipo kontraktita por birdumado) inter Novzelando kaj Novgvineo, kaj, post detala ekzaminado, estis liberigita viva la venontan tagon.[1] La reproduktejaj areoj ne estis ankoraŭ malkovritaj. Dum plej el la informo sugestas lokon en sudaj Bismarkoj, la petreloj estas notinde migrantaj kaj moviĝas for el siaj reproduktejaj areoj post la elnestiĝo de la junuloj, ofte por konsiderindaj distancoj. Pli malverŝajne la specio reproduktiĝus en Melanezio sudoriente de Novgvineo, kiel oni hipotezis ĉe la specia malkovro.

Referencoj redakti

  1. The Babbling Brook, gazeto de Wachiska Audubon Society of Southeast Nebraska, Lincoln, Nebraska, Julio 2010; artikolo "Petrel Encounter" de Jeanne Kern, paĝo 2

BirdLife International (2006) Species factsheet: Pseudobulweria becki.Arkivigite je 2007-07-10 per la retarkivo Wayback Machine Elŝutita el http://www.birdlife.org la 26/6/2006

Eksteraj ligiloj redakti