Bekonscot en Beaconsfield, Buckinghamshire, estas la plej malnova miniaturvilaĝo de la mondo[1][2].

Bekonscot
Miniaturparkovidindaĵo [+]

LandoUnuiĝinta Reĝlando
RegionoBuckinghamshire
SituoBeaconsfield
- koordinatoj51° 36′ 50″ N, 0° 38′ 42″ U (mapo)51.613794444444-0.64489444444445Koordinatoj: 51° 36′ 50″ N, 0° 38′ 42″ U (mapo)

Bekonscot (Britio)
Bekonscot (Britio)
DEC
Bekonscot
Bekonscot
Lokigo de Britio en mondo
Map
Bekonscot

Vikimedia Komunejo:  Bekonscot [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Rigardo trans Bekonscot miniaturparko
Benzinejo-riparejo por aŭtoj
Modelo de brulanta domo
Rikolto

Ĝi reproduktas (rilatume 1:12) aspektojn de Britio precipe en la 1930-aj jaroj. Pli ol 14.000.000 homoj jam vizitis ĝin. La parko estas flegata de 12 plentempuloj. Dum la somero pliaj dudek prizorgas la vizitantojn. - La juna reĝino Elizabeto vizitis la vilaĝon.

Bekonscot estis kreita en la 1920-aj jaroj de loka librotenisto Roland Callingham. Kune kun siaj helpantoj - la ĝardenisto, la kuiristo, la servistino kaj la ŝoforo - Roland skizis la miniaturan imperion en sia ĝardeno. La pejzaĝo fariĝis el la maro (- la naĝejo) kaj montetoj (ondaj rokaĵoj). Ampleksa fervoja relaro estis komisiita al la firmao Bassett-Lowke, konata kiel produktanto de makettrajnoj.

Bekonscot kiel unua miniaturparko inspiris la konstruadon de pliaj tiaj parkoj: Babbacombe, Madurodam, Bourton-on-Water, Wimborne, Great Yarmouth, and Mini-Europe.

Miniatura pejzaĝo redakti

La parko kovras proksimume 2 akreoj (ĉ. 0,8 ha). La konstruaĵoj estis konstruataj per naturaj materialoj kaj cemento. La plimulto restis senŝanĝe el la 1920-aj jaroj. En la pejzaĝo troviĝas ses miniaturaj vilaĝoj, kvankam fikciaj multaj unuopaj konstruaĵoj sekvas iun realan modelon.

Rimarkindaj ekspoziciaĵoj estas la makettrajno, la minejo, la regatto de velboatoj, kasteloj, ventmuelejoj, tramoj, piero, telfero, haveno kaj bonsajoj.

Notoj, fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

51° 36′ 50.01″ N 0° 38′ 41.98″ U / 51.6138917 °N, 0.6449944 °U / 51.6138917; -0.6449944 (mapo)