Béla la 2-a (Hungario)

(Alidirektita el Bela la 2-a de Hungario)

Belo la 2-a la Blindulo (naskiĝis ĉirkaŭ 1109, mortis 13-an de februaro 1141) estis reĝo de Hungario inter 1131–41.

Béla la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1109
en Departemento Tolna
Morto 13-an de februaro 1141 (1141-02-13)
en Székesfehérvár
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Princo Almoŝo vd
Patrino Predslava of Kyiv vd
Gefratoj Adelaide of Hungary vd
Edz(in)o Helena, Queen of Hungary vd
Infanoj Elizabeth of Hungary • Géza la 2-aLadislao la 2-aStefano la 4-a • Sophia of Hungary vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 11311141
Antaŭulo Stefano la 2-a
Sekvanto Géza la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis princo Almoŝo, filo de Géza la 1-a, lia patrino estis Predslava, filino de kieva grandprinco Svatopolk. Ĉar lia patro plurfoje ribelis kontraŭ sia frato, reĝo Kolomano (Hungario) (regis 1095–1116). Kolomano pro tio blindigis lin kaj lian filon Belon ĉirkaŭ 1115. Ili estis fermitaj en klostro de Dömös. Meze de la 1120-aj jaroj, ili devis denove fuĝi. Álmos fuĝis al Konstantinopolo, dum Belo venis al abatejo de Pécsvárad.

Posteulo de Kolomano, Stefano la 2-a (regis 1116–31) por kompensi agon de sia patro, ne nur prizorgis Belon, sed igis lin sia posteulo, ĉar li mem ne havis infanon. Post morto de Stefano la 2-a, oni kronis lin kiel Belo la 2-a. La veran potencon uzis – per la reĝa soveto - lia edzino Ilona, filino de la serba grandĵupano Uroš la 1-a. Oni murdis en 1132 la ĉefnobelojn dum kunveno en Arad, kiuj partoprenis en la blindigo de Belo kaj lia patro.

Armeo de Belo venkis onidiran filon de Kolomano, Boris-on, kiu alvenis okupi la tronon per rusaj kaj polaj trupoj (tiujn trupojn gvidis Boleslavo la 3-a. Belo reokupis Spalato-n (Split-on) de la venecianoj. Post kiam li okupis parton de Serbio kaj Bosnio, alprenis la titolon reĝo de Ráma.

Li edzinigis sian fratinon Hedvigon al filo de Leopoldo la 3-a de Aŭstrio (nome Adalberto) kaj alian fratinon (Adalheid) al Soběslav la 1-a de Ĉeĥio.

Liaj infanoj

  • 1130, Géza, pli posta reĝo Géza la 2-a de Hungario
  • 1131, princo Ladislao,
  • 1133, princo Stefano
  • 1134, princo Álmos, frue mortis
  • Ĵofia, iĝis monaĥino
  • Gertrudo: ĉirkaŭ 1149 iĝis dua edzino de la pola reĝo Micislavo la 3-a. Mortis en 1156.

Belo hejmenportigis restaĵojn de sia patro el Konstantinopolo (1137) kaj reentombigis en la baziliko de Székesfehérvár.

Ĉar li estis blinda, li estis pli emocia ol kutima: postrestis siajn adiaŭajn vortojn je sia filino Ĵofia (1139):

„Sinjoro de Ĉielo kaj Tero, vi vidas ĉion, sed mi vidas nenion. Je via deziro, ĉar li tiel volis, mi iĝis blinda. […] Ŝi estas mia sola filino. […] mi ŝin […] hodiaŭ edzindonas […] estus inter mi kaj vi tiel forta interkonsento, mia Dio, ke Vi ŝin neniam forlasas.”

La reĝo estis entombigita en Székesfehérvár.