Belartaj Konkursoj de UEA
- "BK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon BK (apartigilo).
La Belartaj Konkursoj de UEA okazas ĉiujare kun limdato je la 31-a de marto kaj la rezultoj anoncitaj en la Universala Kongreso. Nuntempaj branĉoj estas poezio, prozo, eseo, teatraĵo, mikronovelo, kantoteksto, infanlibro de la jaro, plus la subbranĉo monologo aŭ skeĉo. La Konkursoj estis lanĉitaj en 1950 laŭ iniciato de Reto Rossetti sub aŭspicio de UEA. La konkursoj havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.
Belartaj Konkursoj de UEA | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Universala Esperanto-Asocio | |
Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.
Organizo
redaktiNuntempe, la Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn[1] kaj subbranĉojn:
- a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo 500 vortoj);
- b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
- c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
- ĉ) Teatraĵo originala;
- ĉ-1) Monologo aŭ Skeĉo (daŭro inter 10 kaj 15 minutoj)
- d) Mikronovelo (maksimuma longo 100 vortoj)
- e) Kantoteksto
- f) Infanlibro de la Jaro
Ĵurio
redaktiPri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj nuntempe estas[2]:
branĉo | unua ĵuriano | dua ĵuriano | tria ĵuriano |
---|---|---|---|
Poezio | István Ertl | Krys Williams | Mao Zifu |
Prozo | Julian Modest | Trevor Steele | Anina Stecay |
Eseo | Gotoo Hitosi | Giridhar Rao | Antonio Valén |
Teatraĵo | Saša Pilipović | Alena Adler | Georgo Handzlik |
Mikronovelo | Nicola Ruggiero | Trevor Steele | Antonio Valén |
Kantoteksto | Ankie van der Meer | Jacques Le Puil | Flávio Fonseca |
Infanlibro | Edmund Grimley Evans | Ricardo Albert Reyna | Jang Jeong-Ryeol |
Kvara ĵuriano: Martin Markarian |
Antaŭaj ĵurianoj estas
- pri poezio: Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio); Ĵak Lepŭil' (Francio).
- pri prozo: Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), Giulio Cappa (Italio).
- pri eseo: Giridhar Rao (Barato), Antonio Valén (Hispanio) kaj Gotoo Hitosi (Japanio).
- pri teatraĵoj: Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio), Serĝo Sir (Francio), Giuliano Turone (Italio).
- pri la infanlibro de la jaro: Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo).
Apartaj premioj
redaktiLa premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja". La una premio en la branĉo originala Mikronovelo havas la nomon "Premio Paula Adúriz". La unua premio en la subbranĉo originala "Monologo aŭ skeĉo" havas la nomon "Premio María Cuevas".
Rezultoj de 2024
redaktiBRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.[3]
Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj [6 el Azio, 1 el Ameriko, 17 el Eŭropo]
La unua premio estas aljuĝita al “Litera turo” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La dua premio estas aljuĝita al “Reveno” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mia lasta vizito” de Benoît Philippe el Germanio.
BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Anina Stecay
Partoprenis 18 verkoj de 12 aŭtoroj el 8 landoj [2 el Azio, 2 el Ameriko, 14 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Brodita tuketo” de Ewa Grochowska el Francio.
La dua premio estas aljuĝita al “Plano B” de Debra Hamel el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Lia sekreto” de Cho Sung Ho el Koreio.
BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.
Partoprenis 35 verkoj de 16 aŭtoroj el 12 landoj [9 el Azio, 6 el Ameriko, 20 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “Enamiĝinto” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al “Unuaj amrendevuoj” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al “Ridetema soldato” de Yin Jiaxin el Ĉinio.
BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando [1 el Eŭropo].
La unua premio estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Krimulo kaj la Floro” de Raffaele Del Re el Italio.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj [2 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas. aljuĝita al “Nova fianĉino” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
La tria premio estas ne aljuĝita.
INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jeong-yeol Jang, Martin Markarian.
Partoprenis 14 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [1 el Ameriko, 13 el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo “Esperanto-Asocio de Britio”, pro la verko “Doktoro Esperanto kaj la lingvo de Espero” de Mara Rockliff, ilustrita de Zosia Dzierżawska.
BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [1 el Ameriko, 1 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio - premio Luigi Minnaja - estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “De drako al loongo: la malfacila tasko esperantigi ĉinajn vortojn” de Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo.
BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Ĵak Le Puil, Flavio Fonseca
Partoprenis 12 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj [2 el Ameriko, 3 el Azio, 7 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “En la trajno de mil duboj” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al “Liven Dek, diru jam!” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Lasta amo” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Sen vi“ de Virágh Ferenc el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Inferaj inaj vivoj“ de Serĝo Sir' el Francio.
BRANĈO POEZIO
redaktiJuĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 53 verkoj de 24 aŭtoroj el 17 landoj [7 el Azio, 3 el Afriko, 12 el Ameriko, 31 el Eŭropo]
La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al “Reĝino-nokt” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al “Mi ŝatus vidi…” de Benoît Philippe el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “La lampiro” de Sylvain Barrier el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Cimbalaro” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
BRANĈO PROZO
redaktiJuĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández
Partoprenis 38 verkoj de 22 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 4 el Azio, 10 el Ameriko, 23 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al “Rekviemo” de Sara Spanò el Germanio.
La dua premio estas aljuĝita al “La pentraĵo” de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al “Speguloj” de Sara Spanò el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Strato Memoro” de Tobiasz Kubisiowski el Pollando.
BRANĈO MIKRONOVELO
redaktiJuĝkomisiono: Tim Westover, Trevor Steele, Miguel Fernández.
Partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj [1 el Afriko, 10 el Azio, 9 el Ameriko, 34 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “La nigra truo” de Emanuele Bovio Regano el Italio.
La dua premio estas aljuĝita al “La bela kaj la bestio” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
La tria premio estas aljuĝita al “Kiu ĉeas?”” de Pascal Vilain el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Laŭmorale” de Christian Rivière el Francio.
BRANĈO TEATRAĴO
redaktiJuĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 lando [2 el Ameriko, 2 el Eŭropo].
La unua premio estas nealjuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La bakisto kaj la profeto” de Raffaele Del Re el Italio.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
redaktiJuĝkomisiono: Giuliano Turone, Saša Pilipović, Georgo Handzlik
Partoprenis 9 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj [4 el Azio, 1 el Ameriko, 4 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas nealjuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La Sekvanta” de Amir Naor el Israelo.
Honora mencio estas aljuĝita al “Kurtfilmo” de Ewa Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al “Helpoferto” de Stela Besenyei-Merger el Hungario.
Honora mencio estas aljuĝita al “Enkonduko al ‘La Krizolo’” de Brandon Sowers el Usono.
INFANLIBRO DE LA JARO
redaktiJuĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol, Martin Markarian.
Partoprenis 7 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [ĉiuj el Eŭropo].
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio, pro la verko “La domo ĉe Pu-Angulo” de A.A. Milne.
BRANĈO ESEO
redaktiJuĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [2 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al “La fundamentaj leĝoj de esperantista stulteco” de Federico Gobbo el Nederlando.
BRANĈO KANTOTEKSTO
redaktiJuĝkomisiono: Ĵak Le Puil, Ankie van der Meer, Flavio Fonseca
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [4 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita en egaleco al la Verkoj: “Ne foriru” de Ewa Grochowska el Francio, kaj al “Menestrelo” de Nikolaj Neĉajev el Rusio.
La dua premio estas aljuĝita al “Kiel la Tero belas” de Ewa Grochowska el Francio.
La tria premio estas aljuĝita al “De kie vi estas?” de Federico Gobbo el Nederlando.
Eseo
redakti1-a premio ne aljuĝita.
2-a premio: Por ke ĉiu komprenu ĉiun. Aleksander Melnikov, Rusio
Honora mencio: Tridek malmortoj de Danielo. Roman Dobrzyński, Pollando
(8 verkoj, 6 aŭtoroj, 6 landoj)
Infanlibro de la jaro
redaktiLa aventuroj de Jombor kaj Miki. Julian Modest; Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio.
(6 verkoj, 4 aŭtoroj, 4 landoj)
Kantoteksto
redakti1-a premio: Ekas la nokto. Antonio Valén, Hispanio.
2-a premio: Kanto trista. Richard Hable, Aŭstrio.
3-a premio: Robinson’. Petro Palivoda, Ukrainio,
Honora mencio: Bela rev’. Ewa Grochowska, Francio.
Honora mencio: La balado de l’ kukolo. Serĝo Sire, Francio.
(19 verkoj, 12 aŭtoroj, 11 landoj)
Poezio
redakti1-a premio: Koren de mallumo. Miĥail Frolov, Rusio.
2-a premio: Ĉe via cindro. Benoît Philippe, Germanio.
3-a premio: Ĉe la martkomenco. CHOE Taesok, Koreio/Litovio
Honora mencio: La sonĝo. Evgenij Georgiev, Kazaĥio.
(67 verkoj, 36 aŭtoroj, 23 landoj)
Prozo
redakti1-a premio: Mi trinkas vino. Francisco Javier Moleón, Hispanio.
2-a premio: Parade antaŭ la reĝo. Anna Löwenstein, Britio.
3-a premio: Kredi. Sara Spanò, Italio.
(38 verkoj, 25 aŭtoroj, 17 landoj)
Prozo, subbranĉo mikronovelo
redakti1-a premio ”Paula Adúriz”: Mia sozio. Jorge Rafael Nogueras, Usono.
(45 verkoj, 27 aŭtoroj, 16 landoj)
Teatraĵo
redaktiNeniu premio aljuĝita.
(1 verko, 1 aŭtoro, 1 lando)
Teatraĵo, subbranĉo monologo kaj skeĉo
redaktiNeniu premio aljuĝita
(4 verkoj, 2 aŭtoroj, 2 landoj)
Publikigaĵoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ el la regularo de la Belartaj Konkursoj de UEA, artikolo 1, stato de januaro 2019 esperante
- ↑ Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj, artikolo el Libera Folio kiu aperis la 28-an de januaro 2017 esperante
- ↑ Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA
- ↑ Fonto: Libera Folio, Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022
- ↑ Fonto: OLE (Originala Literaturo Esperanta)
Eksteraj ligiloj
redakti- Listo de gajnintoj en la retejo Originala Literaturo Esperanta de Sten Johansson
- Regularo de la Belartaj Konkursoj en la retejo de UEA
- Belartaj Konkursoj de UEA en 2019, artikolo aperinta en Revuo Esperanto en novembro 2018
Mondial-Eldonejo en Nov-Jorko prezentas libere elŝuteblajn volumojn de Belartaj Konkursoj de UEA:
- Belarta Rikolto 2014 Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Belarta Rikolto 2015 Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Belarta Rikolto 2016 Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Belarta Rikolto 2017 Arkivigite je 2022-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Belarta Rikolto 2018 Arkivigite je 2022-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Belarta Rikolto 2019 Arkivigite je 2023-08-13 per la retarkivo Wayback Machine