Belorusia Partio "La Verduloj"

La Belorusia Partio "La Verduloj"beloruse Беларускай партыi "Зялёныя", latinigite Bjeŭaruskaj Partiji "Zjaljonija" – estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Belorusio, kiu opozicias al la ŝtata administrado de prezidento Aleksandro Lukaŝenko. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1994. La partia gvidanto estas Aleh Novikaŭ, malformale ankaŭ nomata Lolik Uškin.

Belorusia Partio "La Verduloj"
Беларускай партыi "Зялёныя" (Bjeŭaruskaj Partiji "Zjaljonija")
Verda partiopartio
Lando  Belorusio
Estro Aleh Novikaŭ
Fondiĝo 1994
Lingvo(j) belorusa
Ideologio Verda politiko
Retejo greenparty.by
vdr

La partio ne estas membropartio, sed observanto, de la transnacia Eŭropa Verda Partio sur eŭropa nivelo.