Vejdo

ĉina esperantisto kaj lirikisto
(Alidirektita el Beletra Edeno)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 6 dec. 2024.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vejdo, pasporta nomo Yida Wei, naskiĝinta la 22-an de oktobro 1947,[1] kaj forpasinta la 18-an de aprilo 2025,[2] estis ĉina esperantisto, redaktoro de la beletra gazeto Penseo kaj tradukisto. Penseo estas renoma ĉina gazeto, kiu regule publikigas poeziaĵojn de diversaj esperantistaj poetoj. Li tradukis inter aliaj La Familio de Bakin, Sieĝata Fortikaĵo de Qian Zhongshu kaj poemojn de Du Fu. Li kunlaboris ankaŭ en aliaj gazetoj, kiel en Beletra Almanako. De multaj jardekoj li vivis kaj agis en Ĉongĉingo.[3] En sia juneco li studis, ankaŭ postdiplome, anglistikon en la Siĉŭana Fremdlingva Universitato.[3]

Vejdo
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1947 (1947-10-29)
Morto 18-an de aprilo 2025
Lingvoj Esperantoĉinaangla
Ŝtataneco Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Siĉŭana Fremdlingva Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
verkisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

En Esperanto

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Beletra Edeno

redakti

En februaro 2024 la tradicia revuo Penseo ricevis junan frateton: tiam lanĉiĝis en la sama eldonejo kaj kun sama redaktoro nova publikaĵo Beletra Edeno, kun subtitolo "". Malgraŭ tiu iom nekonkreta ne-promeso pri regula apero, la nova revuo ĝis la 10-a eldono aperis tute regule ĉiumonate, kiel ankaŭ la aĝa "frato" Penseo. Jen ligiloj al la unua eldono de februaro 2024 kaj la deka de novembro 2024:

La aliajn numerojn eblas atingi tute simple, nur ŝanĝante la bazan numerigon.

Al ekzemple la 9-a eldono de oktobro 2024 kontribuis Luiza Carol, Juan Trepiana, Laimundas Abromas, Hong Jia, Yin Jiaxin, Liu Hongyuan, Leming Lin, Bardhyl Selimi, Lu Song, Minosun, Semio, Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser, Serpo, Zang Jun, Vejdo, Jatino, Fang Fang, Guozhu, Mikaelo Bronŝtejn, Rita Mkrtĉjan, Maria Nazaré Laroca, Yi Qiao, Eto, Flageto, Erika Godó, Stanislao M Esposito, Sabin Maruhe, Emanuele Rovere, Ven Don, Mu Ke, Viktoro Mu, Rafael Henrique Zerbetto, Bogusław Ubik-Perski kaj John Huang.[5]

Notoj kaj referencoj

redakti