Beletro

arta, spirite kaj emocie ambicia literaturo - kontraste al faka kaj scienca literaturo

Beletro (aŭ belliteraturo) estas arta, spirite kaj emocie ambicia literaturo — kontraste al faka kaj scienca literaturo. Al la beletro apartenas prozo kaj poezio, samkiel proza poezio kaj la eseo. Beletraĵo estas verko, kiu atentigas pri la estetikaj dimensioj de lingvo. Tamen la principoj, laŭ kiuj oni nomu ion beletro, ne estas same difinitaj tra la epokoj kaj kulturoj. Unu el la multaj signoj, kiuj nin indikas ĉu io estas beletro, estas la uzo de stil-figuroj. Dum faka literaruto disponas laŭokaze kelkajn retorikajn figurojn, ĉefe se temas pri defendo de tezo, en beletraĵo uziĝas son-figuroj (rimo, aliteracio), metaforoj, bildoj, sintaks-figuroj, interalie. Lingvo per ĝi atingas la plej altan fleksecon, kaj evoluas per tio, ke ĝiaj limoj cedas. Ĝin studas beletroscienco.

La Tri Gracioj, ĉi tie en pentrado de Sandro Botticelli, estis la diinoj de ĉarmo, beleco, naturo, homa kreivo kaj fekundeco en la greka mitologio.

EtimologioRedakti

La vorto "literaturo" devenas el la latina littera (litero), kiu estas traduko el la greka grammatiké. Originale, tiuj vortoj signifis la artojn legi kaj skribi; poste la "gramatiko" limiĝis al la fakaj kaj scienc-sploraj agoj, dum "literaturo" signis ĉian spiritan verkon kaj la kapablon mem partopreni ilin. Literaturo do estis ĉio, kio estis verkita: historio, filozofio, poezio, teatro, k.t.p. Kaj tiel same, kiel oni ekdistingis inter scienco kaj realiĝo, la verkojn oni klasifikis laŭ tio, ĉu ili esploris la artajn dimensiojn de lingvo aŭ ĝiajn denotaciajn kapablojn. La vorto "beletro" en Esperanto venas el la franca belle-lettres, kiu ĝuste montras tiun diferencon. Aliflanke, la distingo ne ĉiam estas markita tiel, ke oni povas jen legi la vorton "literaturo", kiam temas pri nur pri beletro, jen kiam temas pri ĉia literaturo, ĉio verkita.

La genezo de la beletroRedakti

En sia komenco, ĉe ĉiu popolo, la literaturo estis parola. Eĉ nun multaj fenomenoj literaturaj estas nur parolaj: la skriba literaturo multokaze spegulas la parolan tradicion kaj la kolektiva kulturo influiĝas de la tiel nomataj bonaj aŭtoroj. Tamen la dua influis pli frue la duan, tial, ke la unuaj fenomenoj skribas estiĝis surbaze de jam difinitaj mitoj kaj rakontoj, kiuj pasis de generacio al generacio. La unuaj verkoj rakontas mitajn okazojn de praŭuloj, eksplikas natur-fenomenojn: eĉ se skribitaj de elituloj, tiuj verkaĵoj priskribas kolektivan identecon. Ili do ŝargiĝis per moralaj konsiloj, imitindaj faroj, pio-plenaj diroj. La parolaj rakontoj, sur kiuj baziĝis ili, estas profunde simbolaj: havigas al popolo konojn, kiuj alimaniere ne estus spertitaj, pratipojn kulturajn. Ĉar tiuj fruaj beletraĵoj elvenis el parolaj, sociaj, kunvivoj, ili ne estis nur skribaj vidpunktoj sur la vivo, sed efektive festoj, kiujn partoprenis muzikon, dancon, bruon. Kiam Aristotelo en sia Poetiko parolas pri teatro, li konsideras la muzikon, la ĝeneralan ritmon, la scenaĵojn. Oni devas do konsideri la fruajn aperojn de iaspecaj beletraĵoj kiel manierojn kunvivi, rebildigi la ĉiutagan vivon, konstrui komunan identecon kaj subteni religion.

ĜenrojRedakti

Tradicie, oni konsideras tri ĝenrojn beletrajn: la epika ĝenro, la lirika kaj la drama. Ĉi tiuj ĝenroj konsistas el subĝenroj kaj nuntempe ne estas izolitaj unuj de la aliaj; des pli, ke al beletroj ne nur apartenas tiaj verkoj, sed ankaŭ novaj manieroj verki, esprimi sin kaj utiligi la novajn amaskomunikilojn. La beletra kritiko ankaŭ rigardas malsame la kreitaĵojn, tial, ke ne eblas meti en la saman ĝenron aŭtorojn tiel diversajn, kiel ekzemple Dante kaj Tzara, aŭ hajkoj kaj Quevedo.

Oni emis ankaŭ meti en la saman klasifikon verkojn, kiaj Odiseo kaj Don Quijote, ĉar ambaŭ iamaniere rakontas laŭ okazintaĵoj, unu post la alia. Baldaŭ tamen montriĝis ne eble konsideri ilin same, pro la nura motivo, ke ili rakontas: ne nur la manieroj rakonti estas malsamaj, sed ankaŭ la rakontaĵoj tre diferencas inter si. Tial la epikan ĝenron nun oni uzas preskaŭ nur por tiuj verkoj versaj, ligataj al popola membildo, kiuj temas pri herooj kaj fantastaj agoj.

Interalie, oni povas mencii la ĉi-subajn ĝenrojn:

Aliaj literaturformoj:

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti