Beletro, sed ne el katedro

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Beletro, sed ne el Katedro estas libro de eseoj de Gaston Waringhien [1]. Ĝenerale temas pri studoj pri literaturo el diversaj vidpunktoj.

Beletro, sed ne el Katedro
Aŭtoro Gaston Waringhien
Eldonjaro 1987
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 263
vdr

Enhavo redakti

  • I. Sur la marĝenoj de...
    • La Biblio: La profetoj kaj Esperanto. Pri la survivo de la kulturo el la Biblio en la nuntempa kulturo. Kelkaj el tiuj elementoj rektes rilatas al la afero Esperanto, nome la rakonto pri la Babela Turo, la profetaĵoj de Cefanja pri la deziro de komuna lingvo kaj la rakonto pri Pentekosto kaj interkomprenebla internacia lingvo. La tri elementoj estis mistraktataj de fakuloj.
    • Hamleto: Princo-detektivo aŭ Princo de l'detektivoj? Analizo de la strukturo de la teatraĵo en tagoj kaj aktoj. Oni precizigas la trioblan prismon de agadoj a) de la detektivo kontraŭ la krimulo, b) de la krimulo kontraŭ la detektivo, kaj c) de la detektivo kontraŭ si mem.
    • La Stranga Butiko: Modesta kontribuo pri la Ŝercologio. Parodia priskribo fare de eksterterano pri prelegoj, rido, por alveni al la vortludoj. Oni klasigas tiujn laŭ la sono (mistranĉo, sonalterno kaj la proksimumo) kaj laŭ la efikoj (sencoturno kaj pintumo).
    • Infero: Post legado de Dante. Trakuro de la idearo danteska kaj araba deveno el parto de tiu idearo.
    • Eterna Bukedo: La tradukarto. Pri gravo de tradukoj por ĉiuj kulturoj, kaj specife por tiom internacia kulturo kiom Esperanto. El konstato de eraroj oni alvenas al reguloj unua) kompreni la tradukotaĵon, dua) povoscii Esperanton kaj kontrolo de klera allingva esperantisto kaj tria) traduki la sencon. Aparta malfacilo en poezio.
    • Fabeloj de Andersen: La Demono de la preseraroj. Kolekto de eraroj en presejoj kaj ties foje amuzaj rezultoj.
    • Dekdu Poetoj: La lingvistika valoro de la poezio. Prelego de 1935 kiu trakuras la gravon de la lingvistika laboro de diversaj poetoj, ekzemple en la vortelekto.
  • II. Esperantistaj siluetoj
    • Emile Grosjean-Maupin, grava vortaristo ekzemple de Plena Vortaro.
    • Eŭgeno Lanti, kaj lia amo al Esperanto.
    • Letero al Bleier, de 1963, pri poetoj de la Budapeŝta skolo.
    • Helmi Dresen, estonino kiu nomigis lin "gramatika monstro".
    • Unu horo kun la Piratoj, nome humuristoj de la gazeto "La Pirato" nome Scharwz, Weiss, Grenkamp-Kornfeld kaj Sisteron.
    • La tri aperoj de G. E. Maŭra. Tri aperoj de tiu poeto, el kuj la lasta adiaŭa letero; fakte temas pli heteronimo de la propra Waringhien, kiu publikigis Duonvoĉe .
  • III. Skizoj pri kompara literaturo
    • Esperanto kaj la Kompara Literaturo. Komparo inter verkoj de diversaj lingvoj.
    • Unu Damo kaj ŝiaj Poetoj. Nome Maria de Nesselrode, grafino Kalergis, kiu estis celo de la admiro de poetoj kaj amantoj. Komparo de longaj poeziaĵoj prie, unu el kiuj de Heine, nome La blanka elefanto.
    • La Familiaj Juveloj. Defendo de la klasika poezio, kun signifo, ripetado, aliteracio, strofoj, refreno. Analizo de klasikaj strofoj kiaj rondelo, trioleto, kaj soneto, al orientaj kiaj robaio, utao (aŭ tankao), senrjuo, ĝis la laŭmoda hajko.
    • Sprito kaj humuro. Pri fantazio, kaj analizo kaj komparo de pecoj de Kandid de Voltaire kaj de Tri Homoj en Boato de J. K. Jerome. Sprito vidiĝas precipe en poeziaĵoj, dum humuro en prozo kaj aforismoj.
    • Unu internacia-literatura temo. Noma la efemera beleco, en Petrarko, Ronsard, Góngora, Samuel Daniel ktp.
    • La detektivromanoj. Nome malkovro de kriminto per uzado de rezono. Analizo de Reĝo Edipo de Sofoklo kaj Krimo kaj puno de Dostojevski. Komparo inter diversaj ekzemploj kaj ingrediencoj. La dua parto estas prelego de 1949 kun simila enhavo sed fokuso al detaloj.
    • La kiso. Historio de la kiso tra diversaj kulturoj kun halto je la figuro de Johano Sekundo, nederlandano kiu vivis amaferon kun hispana bofratino.
    • Triobla triptiko. Komparo de diversaj tekstoj de Eichendorff, Carducci kaj Mallarmé.
    • Best-albumo de poetoj. Komparo de diversaj tekstoj pri tri klasikaj temoj, nome la cikado kaj la formiko, la tigro kaj la leono kaj Dio, la virino kaj la cigno.
  • Glosareto

Neologismoj redakti

En la fina Glosareto la aŭtoro listigas vortareton inter kiuj troviĝas teknikaj vortoj, propraj nomoj, kaj historiaj notoj, sed precipe interesas vortojn kiuj ŝajnis al Waringhien ankoraŭ ne tute esperantaj. Inter tiuj estas vere puraj neologismoj, vortoj kiuj ankoraŭ ne estas konataj de mezaj esperantistoj kaj aliaj tute jam akceptitaj ĝenerale.

Sen enkalkuli la proprajn nomojn, pri kiuj la aŭtoro iom klarigas, estas la jenaj, inter kiuj kelkaj nur kun duaranga senco: afina, agapo, aj!, alter-ego, aramea, atrabilo, boreala, brutala, burso signife monujon, eskatologio, fantasta, feluko, fu!, gazalo, girfalko, glosolalio, ĝenro, ĝermana, ĝino kiel feo de araba rakontaro, hajko, hipo-, hipoĥondro, holmo, horto, hotelo kiel dmego de riĉulo, bulo, karavelo, konstitucio kiel homa korpokondiĉo, koplo, korteza, kraŭlo, krifo, krino, lido, -logo, -logio, loza, mistranĉo, musketero, noci, okult-romano, paladino, paramioklonio, peripetio, pintumo, primavero, proksimumo, rafinismo, rimorso, robaio, rojo, ronĝi, ruro, salono kiel literatura etoso, sartrismo, sencoturno, senrjuo, serendipeco, sisterona, skoldi, sob, sonalterno, sor, splendi, stavo, svaga, utao, zimozo.

Referencoj redakti

  1. Gaston Waringhien, Beletro, sed ne el katedro, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno. Dua eldono, 1987. 263 pp. Kolekto Stafeto 4.

Eksteraj ligiloj redakti