Belga Esperanto-Federacio
Belga Esperanto-Federacio estas la Landa Asocio de UEA en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista. Belga Esperanto-Federacio estas precipe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la tri naciajn Esperanto-organizaĵojn Flandra Esperanto-Ligo, la valonan Asocio por Esperanto kaj Esperantista Brusela Grupo. La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005[1] kaj transdonis grandan parton de sia havaĵo al la tri supre nomitaj naciaj organizaĵoj.
Belga Esperanto-Federacio | |
---|---|
Belgische Esperanto Federatie Fédération belge d'espéranto Belgischer Esperanto-Verband | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1962 / 2005 |
Belga Esperanto-Federacio estas ekde 2005 de-fakta asocio. En ĝi membras Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto, Esperantista Brusela Grupo, Belga Esperanto Fervojista Asocio[2], kaj la Verdaj Skoltoj (ekde la 14a de marto 2015).
BildaroRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Belga Ŝtatgazeto, 2006-01-27.
- ↑ Kiel trajne vojaĝi en Belgio?, Verdaj Skoltoj, la 8-a de junio 2017.
- ↑ FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-476
BibliografioRedakti
- Anonimulo 1951 : Belgujo: Kongreso de R.B.L.E., Esperanto, 548-9 (7-8), p. 195.